Cangpo --- antikva vilaĝo de Yongjia, Zhejiang-provinco
  2014-01-08 15:11:18  Pluveta

Nanxijiang-rivero situas en Yongjia-gubernio de la ĉina urbo Wenzhou, Zhejiang-provinco. La vidindaĵo Nanxijiang estas unu el la ŝtatnivelaj pejzaĵoj, sole karakterizata per idilia stilo. Laŭ la bordoj de Nanxijiang-rivero restas multaj ampleksaj historiaĵoj kaj tradiciaj kulturaĵoj. Ekzemple, Cangpo estas fama antikva vilaĝo, kiu estas konstruita laŭ la formoj de la kvar trezoroj el knabineto de klerulo, t.e., skribpeniko, tuĉbastoneto, tuĉfrota ŝtonplato kaj papero.

1 2 3 4