Novjara Bazaro en Tianjin
  2014-01-14 16:35:45  Ĝoja

La 31a de januaro estas la unua tago de la jaro Ĉevalo laŭ la ĉina tradicia kalendaro, nome la komenco de la ĉina nova jaro. Nun en diversaj lokoj troviĝas novjaraj bazaroj, tie plenas varma etoso de la nova jaro.

Ĉe la du flankoj de iu strateto de la ĉina norda urbo Tianjin, staras butikoj por ĉinaj tradiciaj kulturaĵoj, kaj ankaŭ novjara bazaro ĉi tie. La plej ĉefa koloro de la bazaro estas ruĝa: ruĝaj papertranĉilaĵoj, ruĝaj ideografiaĵoj " 福(eliĉo) ", ruĝaj paperoj kun bondeziraj versparoj kaj ruĝaj kapornamaĵoj el kordurojo… Ĉiuj personoj falas en la gajan festan etoson.

1 2 3 4 5 6