Xi Jinping emfazis altan premon de batalo kontraŭ korupto
  2014-01-15 17:51:27  Yu Rongkang

La 13an de januaro en Pekino inaŭguriĝis la tria plena sesio de la 18a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono, faris parolon en la sesio. Li emfazis, ke oni devas intensigi novigon de kontraŭkorupta mekanismo kaj garantion de sistemoj kaj pluigi altan premon de la batalo kontraŭ korupto.

En 2013 KPĈ prenis serion da rimedoj por intensigi la konstruadon de pura kaj honesta registaro kaj la batalon kontraŭ korupto. Laŭ rezulto de opinisondo de la Ŝtata Statistika Buroo en novembro de la lasta jaro, pli ol 87% da enketitoj opiniis, ke boniĝis la socia atmosfero kaj malpliiĝis koruptaj kazoj ol antaŭe.