BICIKLADO EN BASA NORMANDIO
De la 25a ĝis la 29a de aùgusto 2014
  2014-01-27 18:08:30  Ĝoja

La asocio HEROUVILLE ESPERANTO, okaze de sia tridekjariĝo, proponas bicikladon en Basa Normandio. Sur trankvilaj vojetoj, oni vizitos sablajn strandojn, verdajn kampojn, historiajn lokojn kaj gustumos famajn fromaĝojn kaj trinkaĵojn !

Basa Normandio estas la okcidenta parto de la nordokcidenta provinco Normandio. Ĝi konsistas el tri departementoj : Calvados(Kalvados), Orne(Orn'), Manche(Manŝ). Vi vizitos ĝian agrablan ĉefurbon Caen. En Bayeux, vi kvazaù spektos la invadon de Anglio en 1066 fare de duko Vilhelmo la Konkeranto kion artisme kaj precize rakontas fama, samepoka, pli ol 70 metrojn longa, brodaĵo. En Cabourg atendas vin bela strando kaj la « Grand Hôtel » kie regule feriadis la verkisto Marcel Proust. Vi laùiros riverojn kaj kanalon kaj observos multajn marbirdojn. De la Vikingoj ĝis la surbordiĝo de la 6a de junio 1944, riĉa historio atendas vin.

Jen kelkaj itineroj (provizoraj) :

- En kaj ĉirkaù Caen (20 km)

- De Caen ĝis la maro, laù la kanalo (40 km)

- Caen,Sallenelles (birdrezervejo), Cabourg (50 km)

- Bayeux (per trajno), Arromanches (artefarita haveno de la Dua Mondmilito), Creully, Caen (70 km)

- Honfleur (per aùto)

1 2