Monda kultura heredaĵo---Wutai-monto
  2014-01-28 15:55:20  Selena

El: Xiaotu Benben/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

La monto Wutai troviĝas en la nordorienta parto de Shanxi-provinco. Ĝi, kun la altitudo de 3 061 metroj, estas la plej alta el la montoj de norda Ĉinio. La pejzaĝoj de Wutai-monto estas imponaj kaj belaj. Somere verdaĵoj kaj floroj en ĝi formas apartan aspekton.

Wutai-monto ricevis la nomon pro siaj kvin terasaj montpintoj, inkluzive de Orienta Teraso, Norda Teraso, Okcidenta Teraso, Suda Teraso kaj Centra Teraso. Inter ili la Norda Teraso estas la plej alta.

1 2 3