Jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio
  2014-01-28 18:05:16  Ĝoja

La 15an de decembro en 2013 okazis jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj festo memora al la 150-jariĝo de naskiĝo de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Al ĝi ĉeestis pli ol 30 samideanoj, inkluzive de saudi-araba junulo. Kaj plej maljuna ĉeestanto jam aĝas 78 jarojn kaj la plej juna nur 7 jarojn.

Estro de Tianjin-a Esperanto-Asocio Han Zuwu resumis laborojn en la jaro 2013 kaj donis esperon por la nova jaro 2014. Li diris, ke samideanoj junaj kaj maljunaj ĵetos pli da energioj al la Esperanto-Movado kaj faros pli da kontribuon al ĉina kaj monda movado.