Ĉinaj gvidantoj reiris al la bazo antaŭ la Printempa Festo
  2014-01-30 19:01:26  Xiong Shan

Samtempe ĉina ĉefministro Li Keqiang faris esploronen montara regiono Qinba, Shaanxi-provinco. Li vizitis postrestantajn infanojn kaj telefonis al la patro, kiu laboras ekstere.

Infano: "Patro, ĉefministro venas al nia hejmo!"

Li Keqiang: "Saluton! Mi estas Li Keqiang. Mi estas en via hejmo kun viaj gepatroj kaj filino. Mi deziras al ili feliĉan Novjaron kaj al vi bonan vojaĝon hejmen. Vi estas diligenta, multigas enspezon por la familio kaj faras kontribuon al la lando. Kamparanaj laboristoj estas merituloj de nia lando."

Por ĉinoj la plej varma memoro de la Printempa Festo estas familia rekuniĝo. Kvankam laborante en fremda loko, en tiu festo gefiloj revenas hejmen. Gepatroj faras aĉetojn por la Printempa Festo. Kaj ĉinaj gvidantoj vizitas ordinarajn popolanojn. Tio fariĝis kutimo de la ĉina registaro en la lastaj jaroj. Ĉinaj gvidantoj ofte faris viziton al regionoj kaj amasoj, kiuj plibezonas zorgon.


1 2