Ĉina teamo gajnis 2 orajn medalojn en la Vintraj Olimpikoj
  2014-02-14 10:38:01  Ĝoja

La 13a de februaro estas la 6a tago de la Vintraj Olimpikoj en Soĉio, tiutage naskiĝis oraj medaloj el 6 programoj, inter kiuj du estis gajnitaj de ĉinaj sportistoj.


(Li Jianrou)

Ĉinaj sportistoj posedas superencon en 500-metra virina rapid-skiado kaj gajnis orajn medalojn de la Vintraj Olimpikoj en 2002. Ankaŭ ĉifoje sukcesis kaj la gajninto estas sportistino Li Jianrou. Ankaŭ tiu ĉi ora medalo estas la unua por Ĉinio en la Vintraj Olimpikoj en Soĉio. Itala sportistino Fontana Arianna gajnis la arĝentan medalon kaj sudkorea sportistino Park Seung-Hi la bronzan medalon.


(Zhang Hong)

Vespere de la 13a de februaro en la 1000-metra virina rapid-skiado ĉina sportistino Zhang Hong gajnis la oran medalon, nederlandano Wust Ireen arĝentan medalon kaj sia samlandano Boer Margot bronzan medalon.