La 16an de februaro, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon forte kondamnis mortigan teroristan atakon en iu turista buso en Sinai, Egiptio.
Iu turista aŭtobuso en Taba-haveno, Sinai, estis bombe atakita. 3 turistoj el Sud-Koreio kaj 1 egipta ŝoforo mortis kaj multaj homoj vundiĝis.
En komunikaĵo publikigita de la proparolanto de Ban Ki-moon, la ĝenerala sekretario transdonas sian kondolencon al la familioj de viktimoj kaj al la registaroj de Egiptio kaj Sud-Koreio.