Tajlando ne nuligos urĝstatan leĝon
  2014-02-20 17:22:34  Pluveta

La 19an de februaro Tajlanda Juĝejo pri Civilaj Aferoj decidis ne nuligi la urĝstatan leĝon plenumatan en Bankoko, tamen la polico ne povas perforte subpremi kontraŭregistarajn manifestaciantojn laŭ la leĝo. Samtage Suthep Thuagsuban, gvidanto de la kontraŭregistara manifestacio kaj ĝenerala sekretario de Popola Demokratia Reformada Komitato, gvidis milojn da manifestaciantoj ĉirkaŭi la provizoran oficejon de Yinluck Shinawatra, kaj postulis, ke Yinluck eksiĝu.

Laŭ statistiko, la perforta konflikto okazinta en la 18a de februaro jam kaŭzis morton de 5 homoj kaj vundiĝon de 70. Chalerm Yubamrung, laborministro de tajlanda transira registaro, diris, ke li profunde bedaŭras la morton kaj vundiĝon en la konflikto kaj kondamnis, ke kvankam Suthep jam rimarkis la eblecon de la perforta konflikto pro manifestacio ĉirkaŭ la ĉefministrejo, tamen li ankoraŭ persistis en sia farmaniero.