EU aplikos sankcion kontraŭ Ukrainio
  2014-02-21 17:15:37  Selena

La 20-an de februaro, la nombro de mortintoj pro konflikto en Ukrainio senĉese grandiĝis. Laŭ la oficiala donitaĵo publikigita de Ukrainio, 75 homoj mortis kaj pli ol cent vundiĝis pro la konflikto. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon surpriziĝis pri tieaj perfortaj atakoj kaj esprimis, ke li tenas striktan kontakton kun ukrainia alttavalo, inkluzive de ukrainia prezidento Yanukovych. En la sama tago, speciala kunveno de ekster-aferaj ministroj de membrolandoj de EU faris rezolucion kaj decidis apliki sankcion kontraŭ Ukrainio.

En la 20-a, usona Blanka Domo publikigis deklaron kaj urĝis ukrainian prezidenton Yanukovych tuj retiri sekurigajn personojn el manifestaciejo en la urbcentro de Kievo kaj solvi la nunan krizon per politika rimedo.

Responde al sankcio de la okcidento al Ukrainio, en la 20-a rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov, kiu faras viziton en Irako, diris, ke tio estas minacan timigan ago. Ukrainia opozicio rifuzas nuligi la rilatojn kun ekstremistoj, tamen Usono lasis al la ukrainia registaro respondeci pri tio, kaj tio estas duoblaj kriterioj.