Rezulto de la voĉdonado pri emblemo de la KER-ekzamenoj
  2014-02-25 17:36:48  Ĝoja

(Informo el retejo http://edukado.net)

Mi informas vin ke kun granda partopreno kaj aktiva voĉdonado kaj komentado finiĝis la elekto de la KER-logotipo.

La reteja voĉdonilo indikas multe pli da voĉoj ol la komentoj mem estis. Ni tamen konsideras validaj nur tiujn voĉojn, kiuj estis akompanataj de argumentoj. Sekve la fina situacio estas la jena:


( nr.7, de Eder Benedetti el Brazilo)

La plej multajn voĉojn, sume 23, ricevis la konkuraĵo n-ro. 7. Ĝia kreinto estas Eder Benedetti, el Brazilo.


(nr.4, de Denis Jeanteur el Francio)

En la dua loko estas la projekto n-ro. 4, kun 12 komentoj, la verko de Denis Jeanteur el Francio.


(nr.8, de Leandro T. Abrahão el Brazilo)

La tria plej populara logo-tipo, kun 9 komentoj, estis n-ro. 8, kreaĵo de Leandro T. Abrahão el Brazilo.

Ni kore gratulas kaj dankas ĉiujn kandidatojn pro ilia laboro kiuj donis interesajn novajn ideojn kaj pensojn. La ekzamenkomisiono nun serioze tralegos la konsilojn kaj komentojn kaj baze de la projekto n-ro. 7 kune kun ties aŭtoro provos findesegni la definitivan emblemon, uzotan por la Tutmonda Ekzamentago. Kelkaj el la aliaj verkoj eble havos pluan vivon en diversaj projektoj.

Kompreneble ni ne forgesos trakti kun la venkinto ankaŭ pri lia donaco, ĉu KER-ekzameno ĉu libropremio.

Kaj nun, ek al la organizaj laboroj de la ekzamensesio.

Kun salutoj kaj redankoj al kreintoj kaj voĉdonintoj, Katalin Kovats