Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto
  2014-03-11 17:19:18  Ĝoja

(Informo el Mireille Grosjean, Prez de ILEI  )

Neuchâtel

Invito iros de ŝtato al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando niaj kantonoj estas ŝtatoj, mi iris al la kantona registaro de Neuchâtel kaj petis, ke la kantono invitu. Kaj la registaro konsentis per decido je la 20a de novembro 2013. En la kantono Neuchâtel troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie troviĝas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo. (En la franca : Conférence, en Esperanto Kolokvo, ĉar ILEI okazigas ĉiun jaron Konferencon) La datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015, (Ĵaude la 14an de majo estas kristana festo kaj feritago) do en la fama jubilea jaro UNESKO-Montevideo 60. La kantona registaro ofertos la luon de la universitata aŭlo kaj la aperitivon de la malferma ceremonio. La aùlo en Neuchâtel kaj la ĉambroj en la urba biblioteko en La Chaux-de-Fonds estas formale rezervitaj.

La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua en Prago en 1927. Estos la tria.

La registaro de la kantono do konsentas inviti ĉiujn registarojn de la mondo sendi iun delegacion al tiu kolokvo. Tio signifas, ke en ĉiu ŝtato de la mondo venos al la registaro la invitletero (en marto-aprilo 2014). Do la registaro devos esplori, informiĝi, ĉu Esperanto estas instruata sur ĝia teritorio. Tio estas la pozitiva afero en tiu kolokvo, fakte eble pli ol la konferenco mem.

ILEI estas la organizanto. Ĉe ILEI okazis estrara voĉdonado, la okazigo de tiu evento estis aprobita. Kompreneble ekos kunlaboro kun Svisa Esperanto-Societo SES, kies kun-prezidanto mi estas. UEA dece devus kontribui.

Lingva aspekto : Ni laboros kiel ILEI faris en Kopenhago en 2011 : se la prelego estos en la franca, la projekciigita teksto sur ekrano aperos en eo kaj inverse. Ni akceptu tamen kontribuojn en jenaj lingvoj : germana (de), itala (it) kaj angla (en), kaj antaŭvidos interpretadon. La germana kaj itala lingvoj estas oficialaj lingvoj en Svislando.

1 2 3 4