Novaĵoj (Marto 12)
  2014-03-12 18:43:19  肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 12-a de marto, merkrede. Ni unue elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke fermiĝis la 2a Sesio de la 12a Popola Politika Konsultiĝa Konferenco; ne estas trarompa progreso pri serĉado por la perdiĝinta aviadilo.  Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Plensukcese plenuminte ĉiujn programerojn, merkrede antaŭtagmeze fermiĝis la 2a Sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. La kunveno alvokis, ke diversnivelaj organizoj de PPKK, partoprenantaj organizoj kaj komitatanoj pliintime unuiĝu ĉirkaŭ la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, gvidata de la ĝenerala sekretario Xi Jinping, alte tenu la standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, sekvu gvidon de marksismo-leninismo, pensoj de Mao Zedong, teorioj de Deng Xiaoping, grava penso pri "tri reprezentoj", kaj perspektivo pri scienca disvolvado, kaj kune klopodu por plene kontrui bonhavan socion kaj realigi la ĉinan sonĝon de nacia revigliĝo.

Merkrede en Pekino okazis la dua kaj la tria kunveno de prezidio de la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso. La kunveno voĉdone decidis doni al ĉiuj delegacioj la projekton de la rezolucio de la raporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la projektojn de la rezolucioj de la raportoj de la Supera Popola Juĝejo kaj Supera Prokurorejo por ekzameno.

Ĝis la vespero de mardo, la flugo MH370 de la Malajzia Aviada Kompanio jam perdis kontakton ĉirkaŭ 90 horojn. En la pasintaj 90 horoj, senĉese aperis informoj. Kvankam la serĉado de la perdiĝinta flugo ankoraŭ ne akiris grandan progreson, tamen diversaj landoj ne perdis esperon sed plifortigas serĉadon kaj savadon.

Merkrede en pekina Lidu-hotelo, oficisto de Malajzia Aviada Kompanio okazigis interkomunikan kunvenon kun familianoj de la pasaĝeroj kaj malkaŝis, ke la lasta registrita dialogo inter la piloto kaj la aviada kompanio montras nenian eksterordinaran situacion. Ili neis, ke la flugo MH370 reveturis al malajzia flughaveno aŭ ĝi deviis de la itinero.

La oficisto diris, ke kiam la aviadilo de la flugo MH370 proksimiĝas al la komuna limo de la teritoriaj aerspacoj de Malajzio kaj Vjetnamio, la du flankoj faris interkominikadon. Tiam la piloto diris, "Bone, mi komprenas." Post 3 minutoj, la kontrolejo Ho Chi Minh ne plu ricevis telekomunikan signon, tamen oni povas vidi la aviadilon sur radara ekrano. Iom poste la aviadilo perdiĝis.

En la sama tempo, la Malajzia Aviada Kompanio malkaŝis, ke la skalo de la serĉado kaj savado jam kovris la orientan kaj la okcidentan regionojn de Malaja Duoninsulo. 42 ŝipoj kaj 35 aviadiloj el Ĉinio, Vjetnamio, Singapuro, Usono, Aŭstralio, Filipinio, Tajlando, Indonezio kaj Brunejo nun faras serĉadon kaj savadon.

Marde la parlamento de la Krimea Aŭtonoma Respubliko de Ukrainio adoptis deklaracion pri sendependeco de la respubliko kaj Sevastopolo.

La deklaracio inkludas tri enhavojn. Se la referendumo en la 16a de marto faros decidon, ke la Krimea Aŭtonoma Respubliko, inkluzive de la municipo Sevastopolo, membriĝu al Rusio, Krimeo deklaros sin suverenca ŝtato. Krimea Respubliko estos demokratia, ordinara kaj multetna lando, ĝi protektos pacon de sia teritorio kaj koncervos harmonion inter etnoj kaj religioj. Se la referendumo ricevos pozitivan rezulton, la Krimea Aŭtonoma Respubliko nome de sendependa lando proponis al Rusio akcepti ĝin laŭ koncernaj traktoj inter landoj kiel novan membron de la Rusa Federacio.

Laŭ informo de novaĵa centro de krimea parlamento, tiutage la parlamento de la municipo Sevastopolo ankaŭ adoptis tiun Deklaracion de Sendependeco.

Laŭ raporto de ukraina mediato, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj denove okazigis fermitan kunvenon pri la ukraina situacio lunde. Tio jam estis la kvina interkonsiliĝo de la konsilio pri la problemo de la lastaj dek tagoj. Ĝia deĵoranta prezidanto kaj luksemburga reprezentanto al Unuiĝintaj Nacioj Sylvie Lucas konigis, ke la membrolandoj de la Sekureca Konsilio donis malsamajn opiniojn al la venonta referendumo de Krimeo.

Rusa reprezentanto en Unuiĝintaj Nacioj Vitaly l. Churkin asertis, ke en tiu ĉi kunveno troviĝis "nenio freŝa ". Franca reprezentanto insistis, ke oni devas daŭre okazigi tian kunvenon.

Tiutage Ban Ki-moon alvokis al la internacia komunumo daŭre strebi por serĉi longatempan kaj efikan rimedon por politike solvi la krizon. Laŭ konigo, la 13an de marto ukraina transira ĉefministro Arseniy Yatseniuk faros parolon en kunveno de la Sekureca Konsilio kaj konigos situacion de Ukrainio.

Antaŭe rusa mediato raportis, ke Krimeo invitis observantojn de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), por superrigardi la referendumon. Pri la raporto, proparolanto de la organizo respondis, ke Krimeo kiel loka administracio ne havas rajton inviti observantojn. Krome, OSKE respektas la teritorian integrecon kaj suverenecon de Ukrainio. Kiel membrolando de OSKE, Ukrainio ne faris iun ajn inviton.

Samtempe ukraina mediato raportis marde, ke Eŭropa Unio opinias, ke la referendumo de Krimeo estas minaco al sekureco de la tuta Eŭropo kaj eble provokis frakciismon de aliaj regionoj de Eŭropo. Eŭropa Unio ellaboras proponon de sankcio al Rusio, se ĝi ne prenos rimedojn por bonigi ukrainan situacion, EU probable frostigos kapitalojn de kelkaj rusaj oficistoj kaj praktikos vizan sankcion

Lastatempe kelkaj opozicioj kaj okcidentaj landoj faris kritikon al tio, ke siria prezidento Bashar al-Assad volas partopreni en prezidenta elektado. Akceptante specialan intervjuon de la ĉina novaĵagentejo Xinhua marde, siria vicministro pri eksteraj aferoj Faisal Makdad diris, ke Bashar nur plenumas sian rajton kiel civitano, kaj nur siria popolo povas decidi la demokratian procezon de Sirio.

Finiĝos la servperiodo de Bashar en julio. Nun la Popola Konsilio de Sirio faras diskuton pri projekto de la nova leĝo de elektado. Se ĝi estos adoptita, Sirio okazigos prezidentan elektadon laŭ la nova leĝo, tamen la dato de elektado ankoraŭ ne estis decidita. Antaŭe Bashar diris, ke li probable partoprenos en la elektado, kaj samtempe li nuligis la eblecon, ke li dividos la regpotencon kun la opozicioj.

Finiĝis Novaĵoj!