Konkurso de Esperanto-muziko
  2014-03-13 09:59:03  Ĝoja

(Informo el samideano Szilvási László)

TEJO kaj gia revuo Kontakto anoncas konkurson pri novaj Esperantaj kantoj kaj -muzikaĵoj. Unu el la premioj estos aljuĝita laŭ publika voĉdonado!

Per la moderna teknologio multaj homoj havas jam la eblon verki kaj mem registri Esperantan muzikon, kantojn. Pro la bunteco de la muzika ĝenro ekde la pasinta jaro ĝi ne plu estas traktata kiel branĉo en la tradiciaj Belartaj Konkursoj de UEA, sed estas organizata aparta Muzika Konkurso sub la ŝildo de TEJO.

La Muzikan Konkurson teknike organizas la revuo Kontakto, ĝin subtenas Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La konkurso havos du kategoriojn: "Kanto de la Jaro" resp. "Albumo de la Jaro" – rajtas ĝin partopreni iu ajn, - ankaŭ per memfaritaj aŭ neeldonitaj registraĵoj.

– La konkurso "Kanto de la Jaro" aljuĝos tri premiojn. La unuan kaj la duan lokon aljuĝos la ĵurio. La trian premion, nome la premion de la publiko aljuĝos la ordinara publiko per publika voĉdonado. La unua loko por la "Kanto de la Jaro" ricevos premion de 200 EUR, la dua loko 100 EUR kaj la premio de la publiko 100 eŭrojn.

– La konkurso "Albumo de la Jaro" premios unu konkursaĵon. La premiita konkursaĵo ricevos 200 EUR kiel premion.

Por alsendi la konkursaĵojn limdato estas la 31-a de majo de ĉiu jaro. Kontakta adreso de organizantoj por ĉiuj demandoj: "muzikakonkurso@tejo.org"

Detala regularo kaj aliĝilo de la Muzika Konkurso estas trovebla ĉe: http://kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html

Temas pri la unua jaro, unua konkurso, do estus grave, ke kiel eble plej da homoj eksciu pri la nova projekto. Ni sincere dankas al vi, se vi helpas diskonigi tiun ĉi konkursan alvokon!

Szilvási László