Novaĵoj (Marto 13)
  2014-03-13 17:46:23  肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, Jianping ĉi tie kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ ni unue elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke fermiĝis la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso; oficistoj de Ĉinio kaj Malajzio kunvenis pri perdiĝinta aviadilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Antaŭtagmeze de la 13a de marto en la Popola Halo, okazis la 4a plena kunveno de la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Plensukcese plenuminte ĉiujn programerojn, solene fermiĝis la 2a Sesio de la 12a NPK.

Zhang Dejiang, konstanta prezidanto kaj plenuma prezidanto de la prezidio de la kongreso prezidis la kunvenon. Al la ferma kunveno ĉeestis ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj ŝtatgvidantoj Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.

Dum la kongresa periodo, preskaŭ 3 000 deputitoj serioze plenumis siajn devojn, donitajn de la konstitucio kaj leĝo, ekzamenis, diskutis kaj aprobis la raporton pri registaraj laboroj kaj aliajn raportojn, resumis akiritajn atingojn kaj spertojn de Ĉinio en la pasinta jaro en diversaj laboroj, kaj klare difinis ĉefajn taskojn kaj laborojn de la kuranta jaro.

Ĵaŭde en Pekino post fermo de la 2a Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun raportistoj kaj respondis iliajn demandojn.

Rilate la eniron de ĉinaj entreprenoj en la eŭropan merkaton, li diris, ke proponi ĉinajn produktojn kaj protekti justajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj estas lia devo.

Li ankaŭ emfazis plibonigon de la ekonomio kaj eksporto, asertante, ke Ĉinio ne devas ĉiam vendi nur ŝuojn, ŝtrumpojn, vestojn kaj ludilojn, kvankam ili estas bezonataj; ĉinaj ekipaĵoj fariĝos pli bonkvalitaj, se ili estos provitaj en internacia konkurenco, kaj tio utilas al diversaj flankoj, ĉar multaj partoj de ĉinaj ekipaĵoj estas tutmonde aĉetitaj.

Rilate bienaĵan merkaton, li diris, ke la bienaĵa merkato estas grava demando, ĉar ĝi rekte rilatas al la loĝado de ĉiuj civitanoj; garantii loĝadon de ĉiuj civitanoj devas esti unu el celoj de la registaro, kaj la registaro lanĉos rimedojn laŭ postuloj de malsamaj homgrupoj kaj laŭ kondiĉoj de diversaj urboj.

Pri serĉado de la perdiĝinta aviadilo Li Keqiang diris: "Se estas eĉ eta espero, ni ne forlasu serĉadon kaj savadon."

Merkrede en Pekino oficistoj de Ĉinio kaj Malajzio kunvenis pri la perdiĝinta aviadilo. Ĉina reprezentanto diris, ke post perdiĝo de aviadilo por la flugo MH370, la malajzia flanko faris multajn laborojn por tio; Ĉinio esprimas laŭdon al ĝia klopodo. Nun ĉiuj flankoj tutforte serĉas plu, sed ankoraŭ estas neniu spuro de la aviadilo. Parencoj de la pasaĝeroj, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo estas tre maltrankvilaj pri tio. Ĉinio petas, ke la malajzia registaro kaj malajzia aerkompanio senprokraste publikigu aŭtoritatajn informojn, konigu progreson de la serĉado, respondu demandojn kaj postulojn de la parencoj, konsolu la parencojn kaj la publikon. Ĉinio volas aktive kunagi kun Malajzio.

Malajzia reprezentanto diris, ke Malajzio havas devon tutforte trakti la eventon, kaj nun ili intense kunordigas ĉiujn fortojn kaj fortigas la serĉadon. Ili havas la saman senton kun la parencoj, kaj prezidento Najib jam sendis sian specialan senditon al Pekino por gvidi laborojn de la malajzia aerkompanio. Laŭ peto de la parencoj kaj la ĉina registaro, Malajzio regule okazigos gazetaran konferencon kaj senprokraste raportos progreson de la serĉado kaj laŭeble kontentigos postulojn de la parencoj.

Merkrede en la Blanka Domo usona prezidento Barack Obama renkontiĝis kun Arseniy Yatseniuk, ĉefministro de la ukraina transira registaro. Obama avertis, ke se Rusio obstine subfosos teritorian integrecon kaj suverenecon de Ukrainio, Usono devigos Rusion pagi koston por tio.

Tiutage en ovala oficejo de la Blanka Domo Obama renkontiĝis kun Yatseniuk, en la akompano de vicprezidento Joseph Biden, ŝtata sekretario John Kerry kaj aliaj gvidantoj de Usono. Tio montris, ke Usono subtenas la nunan regpotencon de Ukrainio.

Obama diris, ke la plej urĝa defio por Ukrainio estas minaco al la teritoria integreco kaj suvereneco, tio estas, ke Krimeo probable sin apartigos de Ukrainio kaj membriĝos al la Rusa Federacio. La krimea referendumo, senzorge planita de Rusio post ĝia transpreno de Krimeo, malobservas la ukrainan konsititucion kaj la internacian juron. Usono ne agnoskos leĝecon de la referendumo nek akceptos ĝian rezulton.

Por helpi la nunan regpotencon de Ukrainio, okaze de la vizito de Yatseniuk en Usono, la Grupo 7, inkluzive de Usono, Britio, Francio, Germanio, Japanio, Italio kaj Kanado deklaris, ke ili ne akceptos rezulton de la krimea referendumo. Ili minacis Rusion per pluaj agoj.

Vizaĝe al la granda premo, Rusio asertis, ke la nuna regpotenco de Ukrainio trudis kontraŭleĝan decidon al krimeaj civitanoj; la krimea referendumo estas laŭleĝa, kaj Rusio respektas liberan volon de la krimea popolo.

Lastatempe usona kaj rusa ministroj pri eksteraj aferoj ofte kontaktiĝis por serĉi vojon solvi la ukrainan krizon per diplomatia intertraktado. Vendrede usona ŝtata sekretario Kerry kaj rusa ministro pri eksteraj aferoj Lavrov kunvenos en Londono. Estas klare, ke ili esperas rompi la glacion en la fina momento kaj trovi solvon de la krimea problemo.

Vespere de la 12a de marto, la suda regiono de Israelo, kiu estas proksima al Gazao, suferis raketobusan atakon. La israela armeo diris, ke 60 raketobusoj pafitaj el Gazao jam estis trovitaj.

Tio estas la plej forta raketobusa atako suferita de Israelo post kiam ĝi komencis la operacon "Kolono de Defendo" al Gazao. Ĝis nun oni ankoraŭ ne ricevis raporton pri perdoj.

Palestina Islama Ĝihado deklaris, ke ĝi faris la atakon kiel repagon al Israelo pro tio, ke marde Israelo faris aeratakon al Gazao kaj mortigis 3 ĝiajn membrojn.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN publikigis deklaron per sia proparolanto por forte kondamni la raketobusan atakon de gazaaj armitoj al Israelo. Li alvokis, ke ĉiuj flankoj sin detenu.

Finiĝis la novaĵoj!