Novaĵoj (Marto 14)
  2014-03-14 18:02:30  肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 14-a de marto, vendrede. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke serĉado por la perdiĝinta aviadilo ne akiris progreson; ukraina ĉefministro ĉeestis al kunveno de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La flugo MH370 jam perdiĝis 7 tagojn, tamen oni akiris neniun trarompan progreson. Pli ol 10 landoj kaj regionoj, inkluzive de Malajzio, Vjetnamio, Ĉinio kaj Usono aktive partoprenas en la serĉado.

La ĉina Mara Sav-Centro esprimis, ke ĝis la 12a horo ĵaŭde, la ĉina savtaĉmento faris senĉesan serĉadon dum 100 horoj kaj serĉis 45 763 kvadratajn kilometrojn, tamen ili trovis neniun suspektatajn aĵojn rilatajn al la perdiĝinta flugo.

Ĵaŭde la Ĉina Mara Savcentro okazigis kunvenon de specialistoj pri serĉado de la perdiĝinta malajzia aviadilo. Specialistoj kaj respondeculoj el Ministerio de Transportado, Ministerio de Eksteraj Aferoj, Administracio de Maraj Aferoj, Marborda Gvardio, Ĉefstabejo de la Popola Liberiga Armeo, la Mara Armeo, Administracio de Civila Aviado kaj aliaj departementoj diskutis pri la nova situacio kaj novaj informoj de la serĉado, kaj faris proponon pri la plua serĉado.

Vendrede sud-korea Ministerio de Eksteraj Aferoj anoncis, ke Sud-Koreio sendos patrol-aviadilon kaj kargoaviadilon kaj 39 koncernajn personojn por aliĝi al serĉado de la perdiĝinta aviadilo de la malajzia aerkompanio.

Ĵaŭde ukraina ĉefministro Arseniy Yatseniuk ĉeestis al la urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri la ukraina situacio kaj intense disputis kun la rusa konstanta reprezentanto Churkin pri la krimea krizo.

En sia parolo Yatseniuk konigis freŝan progreson de la ukraina situacio. Li publike oponis kaj kritikis Rusion, ke ĝi faras invadon. Li diris, ke tia ago estas neakceptebla en la 21a jarcento. Yatseniuk asertis, ke estas senefika la decido de krimea parlamento pri membriĝo al la Rusa Federacio. Li postulas retiron de rusaj trupoj el Krimeo. Li diris ankaŭ, ke Ukrainio ne akceptos la krimean referendumon por ĉiam.

Churkin diris, ke estas kontraŭleĝa la ago perforte renversi regpotencon, kaj la krimea popolo havas rajtojn decidi pri sia vivo.

Pli malfrue en tiu tago Yatseniuk renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon. Ban diris, ke UN jam intensigis diplomatian klopodon lastatempe, kaj li esperas, ke Ukrainio ne forlasos kontakton kun Rusio.

Samtempe la ukraina parlamento voĉdone decidis organizi nacian gvardion, rekonfirmi la politikon de integriĝo kun Eŭropa Unio, proponi, ke la registaro prenu rimedojn necesajn por subskribi kaj plenumi la Asociiĝan Interkonsenton de Ukrainio kaj Eŭropa Unio, kaj instrukcii la ĉefministron kiel eble plej frue subskribi la interkonsenton.

Usona ŝtatsekretario John Kerry diris, ke se Rusio ne montrus simptomon solvi la demandon pri krimea referendumo, en la 17a de marto Usono kaj Eŭropa Unio aplikos tre severajn rimedojn kontraŭ Rusio laŭ situacio en nunaj elektoj responde al rezulto de la referendumo okazonta en la 16a de tiu ĉi monato.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN Liu Jieyi en la kunveno de la Sekureca Konsilio diris, ke Ĉinio opinias, ke la plej urĝa tasko estas, ke ĉiuj flankoj restu kvietaj kaj sin detenu por eviti akriĝon de la streĉita situacio.

Ĵaŭde en Budapeŝto germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier renkontiĝis kun samranguloj el Ĉeĥio, Pollando, Hungario kaj Slovakio, membroj de la grupo Visegrad, por diskuti pri la ukraina situacio.

Steinmeier diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke la krimea referendumo, okazonta en la 16a de tiu ĉi monato, estas neakceptebla por la internacia komunumo.

Laŭ raporto, rilate tion, ke antaŭ nelonge ĉinaj marpolicaj ŝipoj forpelis du filipinajn ŝipojn ŝarĝatajn per konstruaj materialoj alproksimiĝantajn al la rifaro Ren'ai, Jen Psaki, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, merkrede asertis, ke tiu ĉi konduto de Ĉinio estas provoko, kaj tio faras la situacion pli streĉa, kaj ke la problemo postuli teritorion en la Suda Ĉina Maro ankoraŭ ne estas solvita, kaj oni devas ne malhelpi la penadon de la koncernaj landoj, ke la situacio estu tia, kia ĝi estas, kaj cetere, jam de la jaro 1999, Filipinio sin tenas en la rifaro Ren'ai.

Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, reagis responde, ke la vero de la problemo pri la rifaro Ren'ai, estas konata de ĉiuj: en la jaro 1999 Filipinio, pretekste de la tiel nomata "teknika paneo", sidigis sian ŝipon sur la strando de la rifaro Ren'ai; tiam Ĉinio faris pritraktadon kun Filipinio, kaj ĝi ankaŭ klare promesis al Ĉinio, ke la ŝipo baldaŭ estos fortrenita; sed nun Filipinio, perfide al sia promeso, ne nur ne fortrenis la ŝipon, kiu ankoraŭ sidas sur la strando, sed ankoraŭ plu sendis du aliajn ŝipojn al la rifaro Ren'ai por transporti kontruajn materialojn, kun la celo fari konstruadon tiel, ke Filipinio tenas sian ekzistadon sur la rifaro Ren'ai, kiu fakte apartenas al Ĉinio.

Du cisternokamionoj ŝarĝitaj per metanolo koliziis unu kun la alia la 1an de marto en tunelo de aŭtovojo en Jincheng, Shanxi-provinco. La kolizio kaŭzis likadon de metanolo el la antaŭa kamiono, kaj dum traktado ekbrulis metanolo. La brulo fajrigis aŭ eksplodigis la sekvajn aŭtojn kun karbo kaj aliaj materialoj. Post surloka enketo en la lastaj tagoj oni konfirmis, ke la akcidento rezultigis morton de 31 homoj kaj perdiĝon de 9 aliaj.

Finiĝis la novaĵoj!