Novaĵoj (Marto 17)
  2014-03-17 17:40:47  肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, Jianping kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 17-a de marto, lunde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke plejpartaj balotantoj aprobas membriĝon de Krimeo al Rusio; pluraj landoj promesis liveri helpon al Malajzio en serĉado por la perdiĝinta aviadilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde la krimea televido raportis, ke la rezulto de kompleta statistiko montras, ke 96,6% da krimeaj balotantoj aprobas membriĝon de Krimeo al la Rusa Federacio. Mikhail Malyshev, prezidanto de organiza komitato de la referendumo, anoncis, ke je la 2a horo tiumatene finiĝis la kalkulado de voĉoj, kaj la rezulto montras, ke 96,6% da balotantoj aprobas membriĝon de Krimeo al Rusio, 2,55% aprobas restadon en Ukrainio, kaj 0,85% da voĉoj estas nevalidaj. 135 observantoj el 23 landoj kaj 1 240 lokaj observantoj kontrolis la procezon de la referendumo.

La malajzia aviadilo jam perdiĝis 10 tagojn, kaj ĝis nun ankoraŭ ne klariĝis la vero. Lastatempe multaj landoj kaj organizoj kontaktis Malajzion kaj promesis subtenon al enketo kaj serĉado al perdiĝinta aviadilo. Kaj samtempe Malajzio petas helpon de koncernaj landoj por trovi la perdiĝintan aviadilon.

Dimanĉe franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius interparolis pri la perdiĝinta aviadilo kun malajzia ministro pri eksteraj aferoj Anifah Aman. Ili konsentis teni intensan kontakton pri aferoj de la perdiĝinta aviadilo. La deklaro de proparolanto de la franca Ministerio de Eksteraj Aferoj diras, ke la franca registaro alte atentas serĉadon de la perdiĝinta aviadilo kaj konfirmis la subtenon de Francio al la malajzia regiataro kaj la internacia savgrupo.

Barata oficisto diris diamanĉe, ke tiutage barata ĉefministro Manmohan Singh invitite telefone interparolis kun malajzia ĉefministro Najib Razak. Najib petis teknikan helpon de Barato, kaj Singh diris, ke Barato liveros helpojn laŭ sia eblo.

Dimanĉe Malajzio deklaris, ke jam 25 landoj partoprenis en la serĉado.

Estro de la komuna laborgrupo de la ĉina registaro Guo Shaochun diris tiutage en Kuala-Lumpuro, ke la laborgrupo urĝos Malajzion ekspansiigi kaj precizigi la amplekson kaj intensigi la serĉadon. Nun ĉinaj specialistoj pri civila aviado jam atingis Kuala-Lumpuron kaj helpas Malajzion fari la enketon.

Malajzia defenda ministro kaj aganta ministro pri transporto Hishammuddin Tun Hussein diris dimanĉe en gazetara konferenco, ke la nombro de landoj, kiuj partoprenas en la serĉado, jam kreskis de 14 ĝis 25. Ĝenerala direktoro de la malajzia polico Khalid Abu Bakar diris en la sama konferenco, ke ĉar perdiĝo de la aviadilo rilatas kun homa faktoro, Malajzio jam fortigis la enketon al deĵorantoj kaj pasaĝeroj de la aviadilo. La polico enketas ankaŭ al teraj laborantoj de la Kuala-Lumpura Flughaveno, precipe al la du pilotoj de la perdiĝinta aviadilo.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Li Baodong anoncis lunde en gazetara konferenco, ke post interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Usono prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Barack Obama renkontiĝos dum la marta pintkonferenco pri nuklea sekureco en Nederlando. Tio estos la unua renkontiĝo de ili en la kuranta jaro kaj havos gravan signifon por plua disvolviĝo de la ĉina-usonaj rilatoj.

La ĉina Ministerio de Publika Sekureco faros pli da klopodoj por striktigi la publikan sekurecon kaj prenos decidajn rimedojn por trakti seriozajn perfortajn krimagojn .

La ministerio diris, ke ĝi efektivigos armitajn patrolojn kaj prenos ĝustatempajn rimedojn por bati perfortajn krimagojn. Ĝi urĝis diversnivelajn organojn de publika sekureco plialtigi laborefikecon kaj plibonigi la mekanismon de urĝa komando por batali kontraŭ krimoj.

Lunde en Seulo Ĉinio kaj Sud-Koreio komencis la 10an raŭndon de la intertraktado pri liberkomerca interkonsento. Delegacioj de la du landoj estas estrataj respektive de Wang Shouwen, asistanto de ĉina komerca ministro, kaj Woo Tae-hee, oficisto por intertraktado pri liberkomerca interkonsento el la sud-korea Ministerio de Industrio, Komerco kaj Energio.

Dum semajno la du flankoj interkonsiliĝos pri vara komerco, serva komerco, investo, regularo de originoj, komerca reĝustigo, teknika komerc-baro, sanitaraj kaj fitosanitaraj rimedoj, intelekta proprieto kaj aliaj kampoj.

Dimanĉe la Defenda Ministerio de Sud-Koreio diris, ke tiutage Nord-Koreio pafis 25 raketojn al la orienta maro. La sud-korea novaĵ-agentejo Yonhap raportis laŭ informoj el la komuna ĉefstabejo de la sud-korea armeo, ke dum 10 minutoj ekde 20 minutoj post la 18a horo en Wonsan, Gang Won Do, Nord-Koreio pafis 10 raketojn; sekve dum 5 minutoj ekde 3 minutoj post la 20a horo ĝi pafis plu 8 raketojn, kaj poste dum 4 minutoj ekde 28 minutoj post la 21a horo ĝi pafis ankoraŭ 7 raketojn.

Finiĝis la novaĵoj.