Novaĵoj (Marto 18)
  2014-03-18 17:41:27  肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 18-a de marto, marde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Vladimir Putin agnoskis Krimeon kiel sendependan landon; Ĉinio rearanĝis serĉadon de la perdiĝinta aviadilo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Ni prezentos al vi Thangka-pentraĵojn de Tibeto kaj la tute novan valor-aldonan servon Yu'ebao por konta restaĵo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde rusa prezidento Vladmir Putin subskribis dekreton, ke Rusio agnoskas Krimeon kiel suverenan kaj sendependan ŝtaton. Vespere de tiu tago retejo de rusa prezidento publikigis la novaĵon, ke la dekreto subskribita de Putin diras, ke konsiderante la volon de la krimea popolo, esprimita en la dimanĉa referendumo, Rusio agnoskas Krimeon kiel sendependan kaj suverenan ŝtaton.

Marde Putin aprobis projekton de interkonsento pri membriĝo de Krimeo al Rusio.

La krimea parlamento deklaris lunde, ke la aktivoj de ĉiuj ŝtataj entreprenoj de Ukrainio sur la teritorio de Krimeo estos ŝtatigitaj. Rusa rublo fariĝos oficiala mono de Krimea Respubliko, tamen antaŭ la 1a de januaro de 2016 la ukraina hrivno havas egalan pozicion same kiel la rusa rublo. La parlamento konfirmis la provizoran statuson de la krimea banko. Ĝi ankaŭ deklaris, ke de la 30a de marto la tuta lando uzos la rusan tempon anstataŭ la ukrainan.

Lunde en Bruselo Eŭropa Unio okazigis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj publikigis komunikaĵon. Ĝi decidis apliki ekde tiu tago sankciojn kontraŭ 21 personoj aŭ iliaj institucioj, respondecaj pri "subfosado de la ukraina suvereneco". Ili estas limigitaj al vojaĝo, kaj iliaj aktivoj en EU estas frostigitaj. La komunikaĵo asertas, ke tiuj 21 personoj aŭ iliaj institucioj "subfosis aŭ minacis la teritorian integrecon, suverenecon kaj sendependecon de Ukrainio". Tamen ĝi ne publikigis liston de ili.

EU diras en la komunikaĵo, ke estas kontraŭleĝa la krimea referendumo pri membriĝo al Rusio, kaj ĝi ne agnoskas rezulton de la referendumo. Ĝi opinias, ke estas necese, ke la internacia komunumo sendu delegitojn al Ukrainio, inkluzive de Krimeo, por informiĝi pri disvolviĝo de la loka situacio.

Lunde ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto, esprimante sian desapontiĝon kaj maltrankvilon pri la krimea referendumo. Li refoje urĝis koncernajn partiojn ne preni hastan agadon.

Stephane Dujarric, nova proparolanto de Ban Ki-moon, voĉlegis en la regula gazetara konferenco deklaron pri la situacio de Ukrainio. En ĝi Ban Ki-moon diris, ke li daŭre intense atentas la situacion de Ukrainio kaj esprimas sian desapontiĝon pri la krimea referendumo, ĉar la referendumo nur plu akrigos la streĉitan situacion.

La serĉado de la perdiĝinta aviadilo de malajzia aerkompanio daŭris jam 11 tagojn. Ĉinio rearanĝis la serĉadon. Samtempe iuj landoj kaj organizoj tenas kontakton kaj kunordigon por la serĉado. Nun 26 landoj partoprenas en la serĉado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris lunde, ke la principo difinita de Ĉinio estas rearanĝi serĉadon, sed ne redukti la forton. Je la 8a horo de la 18a de marto, la ĉinaj ŝipoj atendantaj en Tajland-golfo ekveturis al la portempa rendevuejo en Singapuro. Kaj post necesa preparo, ili dividos sin en du grupojn kaj veturos respektive al difinitaj regionoj suda kaj norda por la serĉado.

Lunde posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone konversaciis kun sia malajzia kolego Najib Tun Razak. Ili pridiskutis kaj kunordigis laborojn pri serĉado de la perdiĝinta aviadilo. Li Keqiang diris, ke la serĉado restas la ĉefa tasko, kaj la ĉina registaro sendis pli ol dek ŝipojn al koncernaj akvoj por serĉado kaj petis survojajn komercajn ŝipojn aliĝi al la serĉado. "Ni mobilizis al la serĉado plurajn aviadilojn kaj 21 satelitojn, kaj raportis al 25 landoj ĉi-rilatajn informojn por ricevi iliajn helpojn," li diris.

Vjetnama ĉefministro Nguyen Tan Dung telefone parolis kun malajzia ĉefministro Najib Tun Razak. Nguyen diris, ke Vjetnamio daŭre intense akordiĝos kun Malajzio kaj koncernaj flankoj, partoprenos en la serĉado kaj liveros koncernajn informojn laŭ sia kapablo.

En dimanĉo la barata mararmeo kaj aerarmeo ĉesigis sian serĉadon, sed nun Barato konsideras liveri informojn el siaj satelitoj kaj radaroj.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Li Baodong anoncis lunde en gazetara konferenco, ke ĉina prezidanto Xi Jinping invitite ĉeestos al la tria pintkonferenco pri nuklea sekureco en Hago, Nederlando, kaj vizitos Nederlandon, Francion, Germanion, Belgion, ĉefstabejon de Eŭropa Unio, ĉefstabejon de Unesko.

La temo de la pintkonferenco estas fortigi nuklean sekurecon kaj antaŭzorgi nuklean terorismon. Gvidantoj el 53 landoj kaj respondeculoj el multaj internaciaj organizoj ĉeestos al la konferenco.

Li Baodong konigis, ke tio estos la unuafoja ĉeesto de prezidanto Xi Jinping al pintkonferenco pri nuklea sekureco kaj ankaŭ grava diplomatia agado de Ĉinio en la kampo de internacia sekureco. Xi eksplikos opiniojn de Ĉinio pri nuklea sekureco kaj konigos rimedojn kaj atingojn de Ĉinio por plifortigi nuklean sekurecon. Krome li diskutos kun aliaj gvidantoj pri internacia kunlaboro en la kampo de nuklea sekureco.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina ministerio de eksterlandaj aferoj, diris lunde en gazetara konferenco, ke ĉina delegacio sub la estrado de Wang Qun, sekcia direktoro pri limigo de armado ĉeestos la dialogon pri irana nuklea problemo inter la sesopo kaj Irano, kiu okazos de la 18a ĝis la 20a de marto en Vieno.

Hong Lei diris, ke dialogo pri la irana nuklea problemo estas en nova periodo; la unua-perioda interkonsento de la sesopo kaj Irano estas glate plenumata; antaŭ nelonge la du flankoj komencis la intertraktadon pri ampleksa interkonsento; dum ĉi-foja dialogo la du flankoj diskutos pri gravaj elementoj de la plenampleksa interkonsento.

Finiĝis la novaĵoj.​