Esperanto Plus: Projekto por subteni E-Movadon en afrikaj lokoj 
  2014-03-19 18:00:26  Ĝoja

ĈRI: Kiam kaj kie komenciĝis la projekto? kiu iniciatis ĝin?

Esperanto Plus:

"Esperanto Plus" kiel provo komencis en julio 2012 kaj oficialiĝis junie 2013. Ĝi fontas el la Sunkompanio, grupeto de homoj vivante en francaj pireneaj montoj sude de Francio. Ili jam sufiĉe multe rilatas kun esperantistoj en la mondo, ĉefe kun afrikanoj. De tiu sperto, Jean-Pierre imagis valorigi la ties kompetentecon.

ĈRI: Kiu estas ĝia celo?

Esperanto Plus:

La projekto " Esperanto Plus " rekte kongruas kun la interna ideo de egaleco kaj solidareco inter la homaro ene de la lingvo Esperanto . Ĉar labori por esperanto plej ofte postulas propran volan laboron , la evidenta bezono trovi vivrimedion malhelpas tiujn, kiuj ŝatus dediĉi sin al la disvastigasdo de esperanto. Tiu situacio pli akras en kelkaj landoj same kiel afrikaj landoj kie ne sufiĉas aux simple ne ekzistas decan laboron.Tial ni imagis "Esperanto Plus" .

ĈRI: Kiel "Esperanto Plus" funkcias?

Esperanto Plus:

Kiam oni konstatas la grandan diferencon inter salajroj en tiuj landoj kaj la ĉi-tieaj salajroj ( de unu ĝis sep eĉ pli surbaze de minimuma salajro) eblas krei grupojn de 15 esperantistoj en Eŭropo kiuj kotizante po 10 eŭrojn monate permesas al iu Afrika kompetenta esperantisto perlabori sian vivon disvolvigante efike la lingvon.

Profesiinte, oni aspektas pli serioza kaj pli libere oni povas dediĉi sian tempon al la celo .Tio vigligas esperanton kaj implicas ĝin en sociaj rilatoj . Estu klare: temas pri salajro, ne helpo, libera kontrakto inter grupanoj .

Krome la kotizantoj kaj la dungito de ĉiu grupo povas regule kontakti unu la alian , interŝanĝi vidpunktojn kaj eventuale rapide reagi se iu ne pensita problemo okazas.

ĈRI: Bonvole konigu la nunan staton de la projekto.

Esperanto Plus:

Nuntempe tri grupoj funkcias: Togolando kun Adjevi, Madagaskaro kun Henriel kaj Tanzanio kun Mramba. Ĉiumonate la loka laboranto sendas raporton pri sia agado al ĉiuj membroj de sia grupo, kaj ĉiutrimestre li eldonas ian gazeton por konigi la movadon de sia lando .

ĈRI: Ĉu jam sufiĉas membroj por la tria grupo?

Esperanto Plus :

Fakte, pri Esperanto Plus Tanzanio, kvankam jam funkcias la grupo, ankoraŭ mankas tri kotizantoj ! Kompreneble, ni projektas starigi aliajn grupojn en Afriko.

En Instituto Zamenhof de Lomeo en Togolando, necesus por la ekslernantoj kiuj deziras plustudi aŭ impliciĝi en la esperanta movado sperta esperantisto kies rolo estus gvidi ilin : nova grupo povus kreiĝi celen.

Alia bezono aperas en Sud-kivu (Kongolando) en la persono de Ĵeremi kiu pretas dediĉi sin al esperanto. Ni ne forgesu Burkino-n kie ni jam disĵeti kelkajn verdajn semojn.... Ni bezonas vian aliĝon!

Kaj ni antaŭdankas vin por informi viajn konatulojn en la esperanta mondo, por partopreni en ni, la belan ago de solidareco.

ĈRI: Ja, kiel samideanoj kontaktu vin?

Esperanto Plus:

Por pli da informoj kontaktu nin: Jean-Pierre MARCQ, 09800 ARROUT FRANCE

Tel 05 61 96 82 08

jopodo2007@gmail.com

contact.esperanto.plus@gmail.com

Refoje antaŭdankegon al ĉiuj!

ĈRI: Dankon pro via akcepto de nia intervjuo. Sukceson vian projekton!