Novaĵoj (Marto 19)
  2014-03-19 18:16:43  肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Rusio akceptis Krimeon kiel parton de sia teritorio; Ĉinio fiksis novan serĉan regionon por la perdiĝinta aviadilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde rusa prezidento Vladimir Putin kaj gvidantoj de la Krimea Respubliko kaj la urbo Sevastopolo subskribis traktaton pri membriĝo de la du regionoj al Rusa Federacio.

En kunveno de la Federacia Konsilio Putin diris, ke la referendumo de Krimeo konformas al demokratia proceduro kaj principoj de la internacia juro. Li alvokis, ke Unuiĝintaj Nacioj kaj Usono rigardu rezulton de la referendumo laŭ la precedenco de Kosovo.

Tiutage la ukraina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke Ukrainio firme kaj forte protestas kontraŭ Rusio, kiu agnoskas la Krimean Respublikon, asertante, ke ĝi absolute ne akceptos la membriĝon de Krimeo al Rusio kaj prenos ĉiujn rimedojn de la internacia juro por revenigi la ŝtaton al la originala stato.

Samtempe ukraina aganta ĉefministro Arseniy Yatsenyuk petis la agantan defendan ministron Igor Tenyuk tuj kontakti defendajn ministrojn de Rusio, Usono kaj Britio kaj starigi komisionon sur la nivelo de defenda ministerio kaj tuj okazigi kunvenon por eviti eskaladiĝon de konflikto. Yatsenyuk emfazis, ke oni nepre okazigu politikan dialogon por reakiri la suverenecon de Ukrainio kaj haltigi agojn de Rusio, kiuj detruas la internacian juron.

Tiutage proparolanto de la usona Konsilio pri Nacia Sekureco Caitlin Hayden deklaris, ke usona prezidento Barack Obama proponis okazigi kunvenon de gvidantoj de la Grupo 7 kaj Eŭropa Unio por esplori kaj respondi la ukrainan situacion.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris marde en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke la krimea krizo povos esti bone traktita kaj solvita per politika dialogo kaj surbaze de respekto al raciaj zorgoj kaj justaj rajtoj kaj interesoj de ĉiuj flankoj kiel eble plej rapide.

Marde la retejo de la ukraina registaro informis, ke Ukrainio prokrastis subskribon de la ekonomia parto de Asociiĝa Interkonsento kun Eŭropa Unio por eviti negativan influon al la industria regiono en la orienta landparto.

Tion diris Ukraina ĉefministro Arseniy yatseniuk, kiam li faris parolon al popol-amasoj de orienta kaj suda Ukrainio. Li diris, ke Ukrainio ne volas disvolvi rilatojn kun Eŭropa Unio kaj Rusio laŭ la principo "unu aŭ la alia". Malgraŭ tio, ke la ukraina-rusaj rilatoj suferas katastrofan malboniĝon, tamen Ukrainio disvolvos bon-najbaran partnerecon kun Rusio laŭ sia plejeblo.

Merkrede la serĉado de la perdiĝinta aviadilo de la malajzia aerkompanio jam iris en la 12an tagon. Laŭ sekva plano ĉinaj ŝipoj turniĝos al du serĉaj regionoj, Bengala Golfo kaj akvoj okacidente de Indonezio, kun la areo de ĉirkaŭ 300 mil kvadrataj kilometroj.

Deĵoreja vicdirektoro de la ĉina mara savcentro Zhuo Li konigis, ke aliaj landoj jam faris serĉadon en la Malaka Markolo kaj Andaman-Maro. Aŭstralio sendis aviadilojn al la insularo Cocos kaj Kristnaska Insulo. Por redukti ripetan serĉadon kaj altigi la efikon, la ĉina mara savcentro decidis fari serĉadon en la maro proksima al Sumatro. Krome la centro denove fiksis serĉan regionon de kargoŝipoj kaj petas survojajn ŝipojn rearanĝi siajn itinerojn por helpi la serĉadon.

Aŭstralia Administracio pri Mara Sekureco diris merkrede, ke Aŭstralio faras serĉadon de la perdiĝinta aviadilo en Suda Hindia Maro. La serĉa regiono kun la areo de 600 mil kvadrataj kilometroj situas je 3 000 kilometroj sudokcidente de la aŭstralia urbo Perth.

Proparolanto de la usona Blanka Domo Jay Carney diris marde, ke Usono daŭre tutforte faros serĉadon kunlabore kun la malajzia regiatsro kaj aliaj landoj. Li malkonfirmis la raporton, ke la perdiĝinta aviadilo eble surteriĝis en bazo de la usona armeo sur la insulo Diego Garcia.

Malajzia aganta ministro pri transportado Hishammuddin Hussein refutis tion, ke dum serĉado de la perdiĝinta aviadilo, Malajzio daŭre kaŝis informojn, konsiderante la ŝtatan sekurecon. Li diris, ke Malajzio jam flanken metis naciajn interesojn kaj publikigis informojn el militaj radaroj.

Marde la Parlamenta Magazino publikigis artikolon de Androula Vassiliou, komisionano de Eŭropa Unio pri edukado, kulturo kaj lingva diverseco. Vassiliou diras en sia artikolo, ke en majo de la kuranta jaro ŝi vizitos Ĉinion por ĉeesti altnivelan dialogon pri interhomaj interŝanĝoj inter EU kaj Ĉinio. Ŝi volas antaŭenigi plu interhomajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj akceli reciprokan fidon de la du flankoj.

La artikolo diras, ke depost sia establiĝo en 2012 la altnivela dialogo de interhomaj interŝanĝoj tuj fariĝis la "tria kolono" post la altnivela strategia dialogo, ekonomia kaj komerca dialogo; nun EU kaj Ĉinio havas striktajn kunlaborojn en la kampoj de edukado kaj kulturo, kaj oftas reciprokaj vizitoj de la junaj studentoj kaj esploristoj; lastatempe ĉi-rilataj kunlaboroj prezentis la tendencon de pli rapida disvolviĝo.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia nov-zelanda kolego John Key, kiu venis al Pekino por laborvizito. La du ĉefministroj kune ĉeestis ceremonion de rekta komerco inter ĉina juano kaj nov-zelanda dolaro.

Li Keqiang diris, ke en la pasintaj 42 jaroj la ĉina-novzelandaj rilatoj realigis saltan disvolviĝon; Ĉinio volas akceli politikan interfidon, ekspansiigi pragmatan kunlaboron, intensigi interhomajn interŝanĝojn kaj disvolvi plu la rilatojn kun Nov-Zelando surbaze de la principo de respekto kaj reciproka profito.

Merkrede la Komerca Ministerio de Ĉinio anoncis, ke tiutage ĝi komencis kontraŭdumpingan enketon al optikfibraj antaŭformitaĵoj importitaj el Japanio kaj Usono.

La ministerio diris en sia deklaro, ke la enketo estas lanĉita laŭ oficiala peto de enlandaj produktantoj de optikfibraj antaŭformitaĵoj. Ĝi enketos pri dumpingo de la menciitaj produktoj, grado de la dumpingo kaj damaĝo al ĉinaj fabrikantoj de similaj produktoj.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!