Ĉinaj elementoj en la teatraĵo Ĉambro de Karto
  2014-03-20 14:32:49  Selena


Antaŭ la Valentina Tago ĉijare, usona prezidento Barack Obama publikigis informon sur Twitter : "Morgaŭ elsendiĝos la teatraĵo Ĉambro de Karto; mi petas, ke vi ĉiuj ne malkovru ĝian detalon." Kia estas la teatraĵo, ke ĝi povas altiri al si atenton de tia gravulo? Kial ardas la teatraĵo ne nur en Usono sed ankaŭ en Ĉinio? Jen estas nia raporto.

La teatraĵo Ĉambro de Karto de la usona versio estas adaptita el samtitola politika kaj terurita romano, kiu estas verkita de Michael Dobbs. En 1990 Brita Brodkasta Korporacio scenejigis la romanon en televido, kaj ĝi estas rigardata kiel unu el la plej bonaj britaj teatraĵoj. Post 20 jaroj la teatraĵo de la usona versio ankoraŭ estas vaste atentata. Kaŝrigardi la internon de Vaŝingtono, kiu estas malmulte konata, kaj kompreni la malhelajn aspektojn de la homaro, tio probable estas kaŭzo, kial multaj spektantoj ŝatas ĝin.

"Multaj samklasanoj ŝatas ĝin. Simple pro scivolo pri la usona politiko mi spektis. Ĉar antaŭe ne troviĝis tiaj usonaj teatraĵoj, kaj en Ĉinio estas malmultaj tiaj temoj."

"Pasintece venis al mi la vorto "ekvilibrigo", kiam oni babilis pri la usonaj demokratio kaj politiko. Sed en la teatraĵo mi vidas manipuladon kaj regadon. La sento estas konsternita."

En la 24-a de marto, la ĉinlingva tajvana ĵurnalo Ĉina Tempo publikigis artikolon dirante, ke la ardiĝo de la teatraĵo spegulas la fakton, ke ĉinaj elementoj en usonaj televidaj programoj pli kaj pli multiĝas en la lastaj jaroj.

Laŭ artikolo aperigita de la usona Vaŝingtona Ĵurnalo en la 17-a de marto, la teatraĵo Ĉambro de Karto ja faris sian taskon pri ĉinaj aferoj. Unu el scenaristoj Kenneth Lin sciigis per ret-poŝta letero: "Ni certe atentis ĉion kio okazas en Ĉinio, kiam ni verkis la dramon."

En la teatraĵo videblas eĉ la sceno de gazetara konferenco de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj la detaloj de ĉeloka blua fono ĝis simpla kaj iom malvarma parolmaniero de proparolanto.

Kiel ili scias tiel multajn detalojn? Scenaristo Kenneth Lin diris, ke ili faris preparon. Ili faris interŝanĝon kun pluraj fakuloj pri ĉinaj aferoj. Antaŭ unu jaro ili venis al Kolombia Universitato por fari diskuton pri temoj rilate al ĉinaj politikoj kaj socio kaj la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Ĝenerale dirite, scenaristoj sukcese kunmetis perfektan fikcion kaj probable realan vivon en la intrigo pri Ĉinio.

Profesoro Zhou Wen el Ĉina Komunika Universitato analizis, ke forta verkada kolektivo kaj alloga intrigo estas gravaj kialoj de ĝia sukceso:

"La batalo inter altaj ŝtatoficistoj estas fremda por ordinaraj homoj, tamen nun ili havas la ŝancon scii tion per la teatraĵo. Cetere reĝisoro David Finch kaj ĉefaktoro Kevin Spacey estas tre popularaj, kiuj lertas en esploro pri la homaro kaj mallumo de la socio."

Krom delikata produkto kaj plurisma politika fono, ĝia sukceso profitas ankaŭ de kolekto kaj analizo de grandnombraj klientaj donitaĵoj fare de Netflix, produktanto de la teatraĵo. Netflix havas 33 milionojn da klientoj tra la tuta mondo, inter ili 27 milionoj en Usono. Ĝi rimarkis, ke spektantoj, kiuj ŝatas la teatraĵon de la brita versio, estas subtenantoj al la reĝisoro David Finch; samtempe ili ankaŭ amas Kevin Spacey, premiiton de Oskaro. Do naskiĝis la ideo: inviti David Finch fari refilmadon de la teatraĵo, en kiu Kevin Spacey servas kiel ĉefrolo. Povas esti dirite, ke la teatraĵo estas aĵo kreita el enketo kaj analizo de granda nombro de klientaj donitaĵo.

Monda podetala magneto Wal-mart trovis, farinte analizon de konsumantoj, ke viraj konsumantoj kutime aĉetas bieron por sin regali kiam ili aĉetas urinotukojn. Tiel la korporacio inventis la vendstimulan rimedon, t.e. kunvendi bieron kaj urinotukon. Nuntempe la analizo pri "biero plus urinotuko" jam fariĝis bona scio pri "grandnombraj donitaĵoj" fare de sciencistoj. Wang Hao, ĝenerala direktoro de Ĉina Internacia Brodkasta Korporacio pri vendado, esprimis, ke la analizo el grandnombraj donitaĵoj havas gigantan valoron.

"Tia analizo estas videbla en nia ĉiutaga vivo. Ekzemple vi serĉas bezonaĵojn surrete, tiel mi povas scii viajn vivkutimon, hobion, aĝon kaj eĉ enspezon. Surbaze de la analizo, mi rekomendas viajn bezonaĵojn antaŭ ol vi trovas ilin. Tio signifas, ke ni povas kontentigi viajn bezonaĵojn de diversaj flankoj, en tiu senco, la reklamo havas gigantan valoron."