En Kurso de Minosun --- iom pri granda datumo
  2014-03-31 12:57:31  Pluveta


P: Saluton, karaj geamikoj! Mi estas Pluveta.

M: Saluton! Mi estas Minosun.

P: Lastatempe estas unu vortogrupo, kiu aparte furoras kaj ĉiam sonas ĉirkaŭ ni. Ĝi estas jen: "granda datumo".

M: Vi diris veron. La vortogrupon kvankam oni oftege mencias, tamen kredeble multaj homoj ne havas bonan koncepton pri ĝi.

P: En la hodiaŭa programero "En Kurso de Minosun" ni simple parolu, kio estas "granda datumo".

Kunsone: La granda datumo konsistas el supermezura kvanto da datumoj. Tiuj datumaj ariĝoj ofte ekzistas ekster la kapablo de la homoj ilin kolekti, uzi, administri kaj pritrakti ene de la homaj horoj disponeblaj. La granda datumo ĉiam ŝanĝiĝas, ofte pli ampleksiĝas. Ĝis la jaro 2012 ĝia plej granda volumeno jam atingis petabiton (PB).

En 2012 Doug Laney, analizisto de la grupo META, donis la sencon de la granda datumo: "La granda datumo estas informa aktivo en la formo de grandega volumeno, alta rapido kaj ema variado. Ĝi bezonas novtipan trakt-manieron por estiĝi pli potencaj decidivo, penetrivo kaj pritraktivo."

P: Ĉu oni povus diri, ke por ricevi objektivan rezulton el la granda datumo oni devas en komputilo fari statistikon, komparon kaj analizon super datumoj, ĉar alie la homa cerbo neniel povas ĝin plenumi.

M: Jes, oni povas tiel diri. En 2012 Usono jam komencis entreprenon pri la granda datumo. La registaro de Obama en tiu ĉi jaro eĉ donis du cent milionojn da dolaroj por ekspluati grandan datumon; li nomis la grandan datumon "estonta petrolo".

Kunsone: La granda datumo ekzistas ĉie, kie homoj agas. Kaj fontoj kaj kunportantoj de la granda datumo troviĝas en multaj ejoj kaj ujoj, ekz. en varointerreto, aŭtointerreto, alirebla interreto, poŝtelefono, poŝkomputilo, nubokomputado, kaj diversspecaj sensoroj dismetiĝantaj en ĉiuj anguloj. La granda datumo ekzistas, ekzemple, en elektronika komerco. Vi povas serĉi, se vi bezonas, ion de vi deziratan el maro da datumoj en la interreto. Kiam granda datumo informiĝas pri viaj inklino, aĝo, profesio, enspezo kaj vivokutimo, ĝi jam metis antaŭ vi, kion vi volas. Tio estas mirinda, ĉar ĉiun el viaj bezonoj ĝi jam scias post la analizado kaj poste jam montras tiun antaŭ vi. Pro tio ĝi havas grandegan valoron en reklamo.

P: Sekve de tio, la granda datumo sin okupas preskaŭ en ĉiuj anguloj de la vivo!

M: Jen tio estas fakto. Nuntempe estas la brulanta teatraĵo "Ĉambro de Kartoj" en la interreto. Ĝia sukceso plej multe sin ligas kun la granda datumo.

Kunsone: La sukceso de la teatraĵo "Ĉambro de Kartoj" dependas, krom de fajna produktado kaj plurismaj politikaj cirkonstancoj, ankaŭ de la kolektado de maro da datumoj pri klientoj kaj analizado pri tiuj datumoj, fare de Netflix, produktanto de la teatraĵo. Netflix, kiel la plej granda luiganto de filmoj en la interreto, havas 27 milionojn da abonantoj en Usono kaj 33 milionojn en la tuta mondo. Ĝi rimarkis, ke spektantoj, kiuj ŝatas rigardi la teatraĵon de la brita versio, ankaŭ estas defendantoj de la reĝisoro David Finch; kaj ne nur tio, ili ankaŭ elkore inklinas al Kevin Spacey, premiito de Oskaro. Do naskiĝis la ideo: David Finch faru adaptadon de la teatraĵo, kaj en ĝi Kevin Spacey servu kiel ĉefrolo. Jen la nova usona "Ĉambro de Kartoj" majeste elvenis en la mondon. Oni povas diri, ke ĝi estas produkto kreita el la kolektado kaj analizado de maro da datumoj pri klientoj.

M: La granda datumo aplikiĝas vere vastege, ekz. la los-anĝelesa polico kunlaboras kun la Kalifornia Universitato en tio, ke ili antaŭvidas danke al la granda datumo, kie okazos krimado; kaj Guglo prognozas, pere de serĉo de ĉefaj vortoj, kie etendiĝas birda gripo.

P: Unuvorte: la valoro de la granda datumo estas en tio, ke ĝusta informo en ĝusta tempo alvenas la manojn de ĝusta homo. La estonteco apartenas al tiuj kompanioj, kiuj kapablas mastrumi la datumojn, kiujn ili posedas.

M: Nun nia hodiaŭa programero venis al sia fino. Ĝis, amikoj!