Ekonomia zono de la Silka Vojo
  2014-04-03 16:38:44  Li Lu

Ĉinio kaj Centra Azio: Brila Perspektivo por Ekonomia Kunlaboro

En 138 a.K la reĝa kortego de la Okcidenta Han-dinastio sendis diplomatian mision sub la estrado de Zhang Qian al la okcidentaj regionoj kaj difinis la antikvan Silkan Vojon por komerco kaj negoco kun Centra Azio, Okcidenta Azio, Eŭropo kaj Afriko. Ekde tiam paperfara tekniko, kompaso, pulvo, presarto, silko, teo kaj porcelano de Ĉinio estis disvastigitaj al la mondo tra tiu itinero, dum spicoj kaj gemoj venis en Ĉinion.

Centraziaj landoj, kiujn la Silka Vojo trairas, havas longan historion de ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj kun Ĉinio. La duflanka komerca kvanto draste kreskis en la lastaj jaroj kaj atingis 45,94 miliardojn da usonaj dolaroj en 2012. Septembre de 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis la deziron de Ĉinio pri konstruado de ekonomia zono de la Silka Vojo kun la centraziaj landoj por forte akceli komercajn kaj ekonomiajn interŝanĝojn inter la du flankoj.

1 2 3 4 5 6