Impreso de LEE Jungkee pri la 1-a Irana Esperanto-Kongreso (intervjuo)
  2014-04-16 09:02:26  Ĝoja
Dankegon al profesoro Lee Jungkee(esperanta nomo Ŝlosilo), estrarano de UEA, pro lia kontribuo al la intervjuo.
Raportistino: Zhang Ping (esperanta nomo Ĝoja).

(1) Stato pri la 1-a Irana Esperanto-Kongreso

Posttagmeze de la 24a de marto en la Hotelo ShahrEn solene inaŭguriĝis la 1-a Irana Esperanto-Kongreso, en la kongreso partoprenis 104 esperantistoj el 6 landoj: Aŭstralio(1), Francio(1), Japanio(4), Koreio(4). Pollando(2) kaj Irano(92).


(2) La grava rolo kaj signifo de Irana Esperanto-movado


Jen estas parto de la gratulmesaĝo de prez. Mark Fettes:

"Mi estas tre feliĉa, ke la irana movado jam posedas la memfidon kaj kapablon bezonatajn por organizi landan kongreson. Jam el Irano atingis la mondan movadon diversaj valoraj kontribuoj, interalie mirindaj tradukoj de la poemoj de Hafiz kaj Kajjam; mi certas, ke sekvos multaj pliaj kontribuoj ne nur literaturaj sed ankaŭ muzikaj, klerigaj, organizaj ktp. Mi fidas do, ke vi uzos vian kongreson ne simple por ĝui nian lingvon, sed ankaŭ por plani la pluan evoluigon de la landa movado, kongrue kun la Strategia Laborplano de UEA. En tiu planado, kompreneble, specialan atenton devus ricevi via kunlaboro kun la movadoj de najbaraj kaj pli foraj landoj. Mi ĝojas, ke nia estrarano pri la azia Esperanto-movado, LEE Jungkee, mem partoprenas en la kongreso kaj povos senpere diskuti tiujn planojn kun vi."

Ankaŭ Lee Jungkee donis sian gratulsaluton tra sia kongreslibra mesaĝo:

"Mi memoras, ke en la jaro 1975, 52,000 ekzempleroj da Esperanto-libroj de pref. Saheb Zamani estis eldonitaj en Irano. Tiu novaĵo surprizis ĉiujn esperantistojn en la mondo. Vere, tiama irana movado donis novan esperon kaj finvenkeblecon de nia movado al la tut-mondaj esperantistoj. Mi vidas, ke tiu ĉi kongreso estas signalo de regajno de iama gloro de irana movado. Pro la evoluo de interreto, vere ni terglobanoj loĝas en la sama globa vilaĝo spirante saman aeron. Sendube tra tiu ĉi kongreso irana movado nove startos al la mondo kaj gvidos movadon en okcidenta azio."

(3) Vojaĝu al Irano


(Lee Jungkee, dekstre)


"Tiam, kiam mi diris mian vizitplanon al Irano al koreaj esperantistoj, oni zorgis mian sekurecon dum mia restado en Irano. Sed en Irano mi rimarkis, ke la lando de Imamo Khomeini estis tute paca kaj trankvila, plie tieaj esperantistoj estis tre gastamaj kaj sinceraj. Mi surpriziĝis pro tio, ke la lingva kapablo de iranaj esperantistoj estis tre alta kaj maturiĝinta. Kaj mi okule konstatis, ke ili havas varman amon al Esperanto kaj fieris kiel esperantisto. Mi antaŭvidas, ke IREA rolos kiel gvidlando en la okcidenta azio kaj mezorienta regiono. Plie kiel la ponto inter Oriento kaj Okcidento, Irano funkcios kun misio kaj tasko. Mi forte rekomendas, ke vi karaj esperantistoj senhezite vizitu Iranon kaj amikiĝu kun iranaj esperantistoj kaj ĝuu iaman gloran persian kulturon. Profitante tun ĉi ŝancon, mi kore dankas al ĉiuj iranaj samideanoj, kiuj varme akceptis min kaj disdividis nian komunan etoson. "--Lee Jungkee