Estu bonvena al la 70ª IJK
  2014-04-23 08:51:32  Ĝoja

Dankon al samideano Fábio Monteiro pro la kontribuo

Brazilo estas lando monde fama pro ĝia tropikeca etoso, pro ĝiaj afablaj enloĝantoj kaj pro ĝia granda diverseco. Ni invitas ĉiujn esperantistojn de la tuta mondo veni malkovri (aŭ remalkovri) nian belan landon pere de nia internacia lingvo.

Ni elektis la urbon Fortalezo pro diversaj kialoj. Unue, ĉar tie loĝas fervora kaj aktiva junularo, kiu interesiĝis pri ĝia organizado. Due, ĉar kiam someras en la norda duonsfero de la mondo, vintras en la suda… Bonŝance, vintro en Fortalezo ne vere ekzistas kaj temperaturoj neniam iras sub 25°C (75°F), kaj ne pluvas dum julio kaj aŭgusto. Trie, Nordorienta regiono de Brazilo, kie troviĝas Fortalezo, estas ofte forgesita de la sudbrazilanoj, kaj ni volis doni al Nordoriento ŝancon gastigi tiun mirindan kongreson. Kvare, por profiti la valoran sperton de CEA —Cearaa Esperanto Asocio, kiu organizis UK 2002. Por scii pli pri la aventuroj de la organiza teamo, tralegu la paĝon pri novaĵoj de tiu ĉi retejo.

IJK okazos inter la Futbala Mondpokalo, kiu okazos ankaŭ en Brazilo, kaj la 99a UK, en Bonaero. Tiel, eksterlandanoj kiuj venos por la mondpokalo povos profiti kaj resti por la IJK, dum tiuj, kiuj venos por UK povos profiti por ankaŭ IJK-umi. Fortalezo estas meze de la vojo inter Eŭropo aŭ Nordameriko kaj Argentino. Finfine, tiuj, kiuj emos resti en Brazilo dum pli da tempo povos profiti niajn antaŭ kaj post-kongresajn ekskursojn, kiuj kunportos la partoprenantojn al belegaj lokoj, inter ili kelkaj el la plej belaj plaĝoj de Brazilo.

Estu bonvena al la 70ª IJK kaj lasu la necesejon pura (partoprenintoj de la pasinta IJK komprenos tiun lastan frazon)!