Internaciigo de renminbi---lasi renminbi iri eksterlanden per la translima komerco
  2014-04-22 11:08:58  Selena

ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro John Key


Laŭ opinio de Qu Congbin, unuaklasa ekonomikisto de Hongkong-a kaj Ŝanhaja Bank-Korporacio en Ĉinio, internaciigo de renminbi estas procezo por akceli uzadon de renminbi en lokoj ekster la landinterno de Ĉinio. Li diris, ke la internacia mono signifas, ke ĝi estas akceptata kiel investa kaj rezerva mono de diversaj ekonomiaj unuoj tra la tuta mondo.

En julio de 2009 Ĉinio provis komenci procezon de internaciigo de renminbi per tute nova formo, t.e. sub la limigo de nekonvertebleco de renminbi, lasi la monon iri eksterlanden per la translima komerco.

En 2013 Ĉinio plue antaŭenpuŝis la internaciigon de renminbi kaj akiris progreson en akcelo de translimaj komerco kaj investo per renminbi, kuraĝigo de emisio de pli da financaj produktoj per renminbi fare de bankaj sistemoj ekster la landinterno de Ĉinio, kaj subteno al centraj bankoj de aliaj ekonomiaj unuoj posedi pli da renminbi.

Ĝis la fino de septembro de 2013 renminbi eniris en 220 landojn kaj regionojn per la translima komerco.

Ĝuste en la 19a de marto en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro John Key. La du flankoj anoncis rektan komercon inter la renminbi kaj la nov-zelanda dolaro.

Fakte la dulanda interkonsiliĝo pri la rekta komerco komenciĝis en 2013, kaj la du flankoj plenumis la intertraktadon en malpli ol unu jaro. Ĉina ĉefministro Li Keqiang esprimis, ke la rekta komerco faciligas al dulandaj ekonomiaj unuoj redukti koston de monsendo kaj akcelas duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron.

"Tio estas bona informo por ni du flankoj kaj ankaŭ estas ĝojiga afero por la disvolviĝo de nia komerco kaj investo."

Kvankam renminbi ludas pli kaj pli grandan rolon en la internacia komerco, tamen ĝi ankoraŭ frontas al pli da defio. Nuntempe ekzistas kelkaj retenaj faktoroj pri uzado de renminbi en la mondo, ekzemple ne kompleta konvertebleco kaj tro simpla investa kanalo. Zhao Xijun, vicestro de financa instituto de Ĉina Popola Universitato diris:

"Internaciaj investantoj kaj uzantoj de konverteblaj monoj atendas, ke renminbi estos uzebla en la internacia merkato. Ni devas fari multe por kontentigi la bezonon. En tiu senco ni povas diri, ke renminbi vere iros al la financa merkato."