Okazas parlamenta baloto en Irako
  2014-04-30 17:28:56  Yu Rongkang

Merkrede je la 7a horo en Irako komenciĝis baloto de la nova sesio de la Nacia Asembleo. Tio estas la unua ĝenerala elektado en Irako post la retiro de la usonaj trupoj en la fino de 2011.

La Sendependa Supera Elekt-Komitato de Irako starigis pli ol 8 000 balotcentrojn en diversaj lokoj de la tuta lando. Estas pli ol 21 milionoj da kvalifikitaj elektantoj por la baloto.

Tio estas ankaŭ la triafoja parlamenta baloto de post la jaro 2003. Ĉirkaŭ 280 politikaj entoj kaj pli ol 9 000 kandidatoj, inkluzive de partioj, politikaj unioj kaj sendependaj kandidatoj konkuras pri 328 sidlokoj de la nova sesio de la Nacia Asembleo.