Okazis Tetrinka Tago en Hangzhou
  2014-04-30 18:11:40  esperanto


(Prezento de tekulturo kaj ĉina luktarto Tajĝiĉjŭano )

La 20a de aprilo estas Grenpluvo, unu el la 24 ĉinaj tradiciaj sunperiodoj. Tiutage en la ĉina orienta urbo Hangzhou okazis Tetrinka Tago.


(Verkistino Wang Xufeng (meze) donacas siajn librojn.)

"Teo•Amo" estas ĉijara temo de la tago. Tiutage oficiale inaŭguriĝis la konkurso de mallongaj filmoj en Esperanto kaj konkurso de mallongaj poemoj. Samtempe tekulturisto kaj fama verkistino Wang Xufeng publikigis sian novan verkon titolitan "Tetrinkemulo" kaj deklaris, ke ĉiuj enspezoj el vendado de la libro estos donacitaj al handikapuloj.


(Te-etiketon prezentas elementaj lernejanoj )

Ankaŭ en franca Parizo kaj pli ol 50 ĉinaj urboj okazis aktivaĵoj por celebri Te-trinkan Tagon.

1 2