Esperanto en la meza Oriento kaj la lasta Mezorienta Kunveno
Artikolo de Renato Corsetti
La komisiono de Universala Esperanto-Asocio, kiu okupiĝas pri la Meza Oriento ne okupiĝas nur pri la Meza Oriento, sed pri la Meza Oriento kaj Norda Afriko. Fakte ĝia nomo estas mallongigebla al Komisiono MONA. La movado en tiuj landoj ne estas tre prospera. Estas dekoj da esperantistoj en Maroko. Ili apartenas ĉefe al la berbera malplimulto en Maroko kaj ankoraŭ ne organiziĝas kiel landa socio. Estas kelkaj esperantistoj en Alĝerio kaj Libio kaj bona0 grupeto nun en Tunizio, kie oni faris lastatempe multajn agadojn por Esperanto. En Egiptujo estas esperantistoj sed la lastatempej politikaj kondiĉoj de la lando malhelpas kiun ajn poresperantan agadon. En Israelo, kiel ĉiuj scias, estas regula Esperanto-Asocio kaj granda agado por Esperanto, sed la israelaj esperantistoj ne povas kontakti kun la najbaraj landoj. Esperantistoj troviĝas en Jordanio, relative granda grupeto, Libano kaj en la golfaj landoj, la tiel nomataj emir-landoj. En ĉi tiuj landoj temas ĉefe pri enmigrintaj esperantistoj, kiuj estis vokitaj kiel gast-laboristoj. Esperantistoj sed malmultaj trovigas ankaŭ en ĉiuj ceteraj arablingvaj landoj de la Meza Oriento. Sed la lando, en kiu lastatempe, la komisiono havis pli grandjn sukcesojn estas Turkujo, kie la movado estas jam forta, kvankam ĝi rifuzas organiziĝi kiel tradicia landa asocio kaj regas sin nur per paĝo en Fejsbuko.
La turka esperantista grupo antaŭ la statuo de Vahtang Gorgaslan, provizita de Vasil Kadifeli
Pro la sukceso en Turkujo ni havis kontakton kun armenaj kaj kartvelaj esperantistoj, kaj la lastaj du Mezorientaj Kunvenoj okazis ĝuste en Armenujo kaj Kartvelujo. Kelkaj regionoj de la mondo estas malbonŝancaj, ĉar la grandaj potencoj interesiĝas pri ili nur por kontrŭstari aliajn grandajn potencojn, kaj eventuale eĉ kaŭzas militojn, sed neniu faras la minimuman penon por plibonigi la vivon de la lokaj homoj. Samtakte kun la ĝenerala evoluetoso de la landoj evoluas ankaŭ la Esperanto-movado. Ĝi en tiuj landoj atingis sian preskaŭan morto-punkton kaj tre malfacile nun reviviĝas.
Dum la prelegoj, provizita de Vasil Kadifeli
En la ĉi-jara kunveno en Tbiliso partoprenis multaj homoj, kompare kun la antaŭaj jaroj. Ni estis pli ol 50 el multaj landoj el tri kontinentoj. Multaj estis eŭropanoj kaj eĉ el Kebeko, Kanado, estis partoprenanto. Aperis ankaŭ israelanoj kaj ukrainaj esperantistoj, kiuj feriis en Kartvelujo kaj hazarde rimarkis la kunvenon en la reto.
Dum la prelegoj, provizita de Vasil Kadifeli
Ni multe parolis ankaŭ pri la loka movado. La armena movado jam ŝajnas sur la bona vojo al restabiliĝo, la kartvela nur komencas nun sed la ĉeesto de kelkaj junuloj estas tre esperiga. La movado en tiuj landoj absolute rifuzas organiziĝi laŭ la tradiciaj metodoj: landa asocio, kun statuto kaj sidejo. Ĉu ili pravas aŭ ni, la maljunaj movadanoj? En la regiono estas ankaŭ la irana movado, kiu ĉi-jare sukcesis aranĝi sian unuan kongreson. Klare tiuj najbaroj devas kunlabori kaj kunveni. Ili ĉiuj multe uzas Fejsukon/Facebook, kaj espereble tio helpos ilin resti en daŭra kontakto.
Ŝota Rustaveli, la verkisto de Kavaliro en Tigra Felo, provizita de Vasil Kadifeli
Krom la organizaj debatoj estis ankaŭ la kulturaj debatoj, ĉefe ĉirkaŭ la poemego "Kavaliro en tigra felo", kiu jam estas tradukita antaŭ multaj jaroj de loka esperantisto. La eldono de la sovetaj tempoj jam de longa tempo elĉerpiĝis kaj nun la rekopiita teksto estas libere legebla en la vikio de UEA: http://ttt.uea.org/vikio/index.php/KAVALIRO_EN_TIGRA_FELO . La komisiono MONA (Meza Oriento kaj Norda Afriko) ankaŭ pretas sendi al ĉiu petanto version en PDF-formato. Skribu al araba.komisiono@gmail.com. Nur esperantistoj povas ĝui la verkon en traduko tre fidela al la originalo. Multaj el la aliaj ekzistantaj tradukoj estas prozaj, faritaj de sciencistoj pri lakartvelalingvo kaj literaturo.
Komuna foto sub la statuo de Ŝota Rustaveli, la verkisto de Kavaliro en Tigra Felo,
provizita de Vasil Kadifeli
Temas pri verko de la frua meza epoko, kiu iel trapenetras la kartvelan animon kaj la normalan vivon. Tute ne ne estas strange en Kartvelujo vidi statutojn de kavaliro luktanta kun tigro por akiri ties felon aŭ de la ilustrinto de unu el la eldonoj por ne paroli pri la aŭtoro mem Ŝota Rustaveli. Se iu ne estis en Karvelujo, tiu simple ne povas kompreni la influon de tiu verko de Ŝota Rustaveli en la ĉiutagan kartvelan vivon. Kaj ankaŭ oni ne povas imagi reĝinon, kiel Tamar, la heroino de la poemego, kiu regas militeman landon en la frua mezepoko. La tradicio pri ina regado kaj organizado tamen restis, kaj Nana Ĥizambareli, la estrino de la kartvela esperantistaro, reĝinis dum nia kunveno.
Aleksandro Melnikov, konata rusa esperantisto, prelegis krome pri la lingvo Esperanto, kiu kreis sian kvazaŭetnon, alivorte pri la komuna kulturo de la parolantoj de Esperanto.
Komuna foto dum la postkongresa ekskurso, provizita de Vasil Kadifeli
Rakontas antikva legendo, ke kiam Dio dividis la mondon inter la popoloj, la kartveloj estis diboĉantaj kaj alvenis malfrue. Tiam Dio diris: Mi jam disdonis la tutan mondon al ĉiuj. Restas nur unu peceto, kiun mi rezervis por mi mem. Bone, vi havu ĝin, ĉar mi ĉiuokaze loĝas en la ĉielo. Dio, kiel kutime, pravis, kaj do la partoprenantoj de la Mezorienta Kunveno turismis tra ĉi tiu tero de Dio kaj ĝuis ĝin. Turisme la programo ofertis troan multon. De la ekskursoj dum la tago al la antikva ĉefurbo kaj tra la nuna Tbiliso al la postkongresa dutaga vagado tra la orienta vin-regiono Kaĥeti.
Vizito al vinejo dum postkongresa dutaga vagado tra la orienta vin-regiono Kaĥeti, provizita de Ba Jingke
Restis nur unu demando ne solvita, kiel oni esperantigu la nomon de la kartvela ĉefurbo. Kartveloj insistas pri Tbiliso, aliaj havas malfacilaĵojn elparoli tiun vorfton kaj varias inter Tibiliso, Tibliso, Tifliso, ktp.
Grandan dankon al ĉiuj kartvelaj organizantoj kaj ĉefe al Nana Ĥizambareli! Venontan jaro la kunveno verŝajne revenos al arablingva lando, al Tunizio.
Renato Corsetti