La revuo Esperanto varbas kontribuon pri 60-jariĝo de unua Unesko-rezolucio.
  2014-05-22 16:20:55  Ĝoja

La revuo Esperanto bezonas talentajn esperantistojn, kapablajn verki altnivelajn artikolojn pri la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio. La artikolojn havu lajenajn karakterojn:

> verkitaj en senriproĉa kaj bonstila Esperanto;

> kun maksimume 700 vortoj (estos esceptoj: estas akcepteblaj artikoloj kun eĉ 1500 vortojn);

> la artikolo devas esti verkita , ekskluzive por la revuo Esperanto. Ni ne akceptos represaĵojn aŭ artikolojn senditajn samtempe al aliaj gazetoj, blogoj ktp. (ĉi tiu regulo estas ne ŝanĝebla)

> kun specifaj alliroj al la ĝenerala temo (60-jariĝo de la unua Unesko-rezoluci)nome:

1- la historia fono por la aprobo de la rezolucio, la roluloj (Lapenna ktp);

2- La praktikaj rezultoj de la rezolucio tra la jaroj de 1954 ĝis nun;

3- La aplikado de Esperanto:

- sur la kampo de kulturo

- sur la kampo de edukado

- sur la kampo de scienco

4- Estonteco de Esperanto en la kunteskto de la Unesko-agado

>>>> La artikoloj aperos en la jenaj numeroj: julia-aŭgusta, septembra, oktobra, novembra kaj decembra.

>>>> La originalaĵojn oni sendu al la redakcio de la revuo Esperanto, en word- aŭ libreoffice-dosiero.

>>>> Por la julia-aŭgusta numero: la limdato estas la 10-de junio.

>>>> Ĉi tiuj instrukcioj ne estas rigidaj. Talentaj homoj ne povas esti limigitaj de redakcia burokratio. Via talento valoras pli ol tio, kion la redaktoro de la revuo Esperanto havas en la kapo. Do, estu kuraĝa kaj ekverku. La redaktoro tamen havos la rajton rifuzi vian kontribuon.

Kontakto: redakcio@revuoesperanto.org