Okazis Franca Esperanto-Kongreso 2014
  2014-06-11 15:52:05  Ĝoja

Dankon al samideano Hannes Larsson pro la kontribuaĵo


La kanalo Savières

Kutime ĉiujare okazas kongreso de Esperanto France kaj kongresoj de regionaj federacioj de kluboj. Ĉi-jare Esperanto France havas sufiĉe de laboro por prepari la jubilean 100-an Universalan Kongreson en Lille en 2015. Ĝi ne organizis propran kongreson, sed profitis la kongreson de la Rodanalpa Federacio, kiu okazis en Chambéry, 29. Majo-1. Junio.

Chambéry estas urbo kun ĉ. 60 000 loĝantoj ; ĝi situas 60 km norde de Grenoblo kaj 100 km oriente de Liono, en la departemento Savojo.

124 homoj aliĝis al la kongreso. Esperanto France tenis kunsidojn de komitato kaj laborgrupoj. La Rodanalpa Federacio havis sian ĝeneralan asembleon. En la programo estis prelegoj de Mireille Grosjean «Esperanto, lingvo de paco», Brian Moon «Vivo kaj utilo de Akademio de Esperanto», kaj Michele Gazzola «Lingva justeco, lingva politiko kaj Eŭropo».


Abatejo de Hautecombe

Vesperaj programeroj inkluzivis prelegon kun fotoj de Thierry Delahaye «Savojo, eksterordinara kontribuaĵo al vivdiverseco de franca flaŭro», kantojn de loka muzika lernejo kaj spektaklon de hungardevena kantisto Attila Schimmer el Vieno. La kongresanoj povis ankaŭ ĝui ludojn en kaj per Esperanto kaj lerni origamion aŭ partopreni ridatelieron.


La fontano de la elefantoj en Chambéry

Ekskursoj permesis konatiĝi kun Savojo, kiu estis graflando, duklando kaj fine reĝolando antaŭ ol esti aneksita al Francio en 1860. Tuttaga busa ekskurso ĉirkaŭ la lago Bourget unue kondukis al belvedero sur la okcidenta flanko, de kie oni povis admiri la tutan lagon (longa 18 km kaj larĝa 2-3 km), kiu entenas tiom da akvo kiom konsumas la familioj de tuta Francio en unu jaro. Fronte al la belvedero sur la orienta bordo kuŝas la urbo Aix les Bains. En la norda ekstremo de la lago ni alvenis al la ĉarma vilaĝo Chanaz ĉe la kanalo Savières, natura ligo inter la lago kaj la rivero Rodano. En la 19-a jarcento kvar vaporŝipoj ĉiutage uzis la kanalon por transporti homojn kaj varojn de Aix les Bains al Liono. Iom pli sude sur la okcidenta bordo troviĝas la abatejo Hautecombes, fondita en 1137 kaj renovigita en la 19-a jarcento en neo-flamgotika stilo. Kvardeko da princoj de la dinastio de Savojo estas entombigitaj en la abatejo. La revenvojaĝo okazis laŭ la orienta bordo kun halto en Aix les Bains. Dum alia duontaga ekskurso ni vizitis Chambéry, kie la kastelo de la dukoj kaj la fontano de la kvar elefantoj (memore al generalo de Boigne, kiu riĉiĝis en Hindio militante por iu maharaĝo kaj reveninte en Chambéry konstruigis larĝan straton tra malsaniga kvartalo) estas inter la plej interesaj vidindaĵoj. Sume, interesega kongreso.