Belaj pentraĵoj de pentristo Wang Wenhao
  2014-06-25 09:43:53  Li Lu

Wang Wenhao naskiĝis en paperfarista familio apud persikflora lageto en la gubernio Jing, Anhui-provinco. Nun li trankvile transprenis la familian metion de paperfarado. Familianoj de lia patra generacio komencis lerni kaligrafion kaj pentradon por nutri siajn denaskajn naturojn kaj pli bone kompreni kaj disvolvi la tradician metion.

Wenhao havas profundan amon al la ĉina kulturo kaj ĉiam sekvas antikvan manieron por disvastigi kaj daŭrigi tradiciajn artojn kaj metiojn.

Jen estas novaj pentraĵoj de Wenhao, mi esperas ke ili plaĉos al vi.

1 2 3 4 5 6