Bonvenon al 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo
  2014-07-02 14:37:50  Ĝoja

Dankon al samideano Pradip Ghimire (Esploristo) pro la kontribuo


(Antaŭa Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo)

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2015 (de la 26a februaro ĝis la 8a de marto 2015) por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn.


(Meze estas Pradip Ghimire)

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en la valo de Katmanduo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmanduo, Bhaktapuro kaj Patano. La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos busvojaĝo al kaj piedvojaĝo en la regiono je preskaŭ 300 kilometroj nordokcidente de la valo de Katmanduo. Dum la marŝado vi trapasos multajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Pokhara, Uleri, Ghodepani, Tadapani, Ghandruk kaj ree Pokhara. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

Kontaktanto: Nepala Esperanto-Asocio  nespa.1990@gmail.com