Ceramikaĵoj de CAMEO al restoracio Bai Jia Da Yuan
  2014-07-03 16:03:06  Li Lu

CAMEO, arta muzeo de ceramikaĵoj kaj porcelanaĵoj. La muzeo, kiel la montrofenestro de la pekina kompanio de ceramikaĵoj Jiameili, fondiĝis en la 6a de junio 2013. Je sia stariĝo ĝi jam vekis atenton de diversrondaj amikoj. En la ekspoziciejo de ĉ. 1000 kvadrataj metroj kolektiĝas ne nur la ekstraktitaj specimenoj el la produktaĵoj dum pli ol 20 jaroj eksportitaj de la kompanio al 60 landoj kaj pli, sed ankaŭ britaj diversstilaj porcelanaĵoj monde konataj kun la marko Vedgwood, kristalaĵoj terglobe famaj sub la marko Waterford, kaj aliaj britaj porcelanaĵoj porreĝfamiliaj kun la marko Royal Doulton.

Xing Le, direktoro de la muzeo, diris: "Porcelano estas necesaĵo en nia vivo. Kaj la plej granda deziro de CAMEO kuŝas en tio: lasu ĝin penetriĝi en ordinarajn hejmojn, kaj sekve la vivo estu pli fajna kaj artisma."

Jen estas fotoj de eramikaĵoj de CAMEO al restoracio Bai Jia Da Yuan, Pekino.

1 2 3 4 5