La 47a Konferenco de ILEI (19-25 julio) festos 60an datrevenon de la unua Rezolucio de UNESKO pri Esperanto
  2014-07-09 17:48:50  Ĝoja

De la 19a ĝis la 25a de julio en Montevideo okazos la 47a Konferenco de ILEI. Estas aparte, ke en la kongreso oni festos la 60an datrevenon de la unua Rezolucio de UNESKO pri Esperanto. Ankaŭ malfermiĝos la kongreso en la sama konstruaĵo kie okazis tiu historia evento: la Leĝa Palaco, parlamentejo de Urugvajo. Kune kun la esperantistoj, festos ankaŭ la delegitoj de Unesko; ambaŭ flagoj ornamos la solenan inaŭguron.

Post tia, iom pompa ceremonio, ĉeestantoj promenos tra la Palaco, vizitos ne nur la "Salonon de la Perditaj Paŝoj", kiel nomiĝas la salonego kie kunsidis la 8ª Asembleo de Unesko en la jaro 1954, sed ankaŭ vizitos la Deputitan kaj Senatan ĉambrojn, la Bibliotekon kaj aliajn ejojn. Kaj la ĉeestantoj plantos en la ĝardeno de la Palaco arbon, kiu simbolos la enradikiĝon, restadon kaj estonton de la kunlaboro inter Esperanto kaj Unesko.