Knabina muzikgrupo Damas Cortejam
  2014-08-26 15:18:53  Lina

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, mi estas ĝoja. Brazila muzikgrupo Damas Cortejam konsistas el knabinoj belaj kaj sendependaj. Mi spektis ilian mirindan koncerton okaze de la 70a IJK en Brazilo, kaj la etoso estis varma kaj ĝojiga. Tuj post la koncerto, mi faris intervjuon al kelkaj membroj de la muzikgrupo kaj samideano Rafael Zerbetto interpretis por mi. Karaj amikoj, jen la intervjuo!

(la intervjuo)

Por mi estas neforgeseblaj la koncerto kaj la knabinoj.

"Ni celas montri, ke virinoj ne estas la aldonaĵoj de viroj, sed ĉefroloj!" Tion ili diris en la intervjuo.

Ja, same kiel multaj ĉinaj knabinoj, ili estas sendependaj kaj plenaj de memfido. Pro iliaj ridetoj kaj la kanzonoj, mi sentas min esti "brakumita de la freŝa kaj varma vento" el Brazilo, la magia sudamerika lando. Tempo pasis, sed en mia kapo ĉiam saltas la gajaj kanzonoj kaj la ĝojigaj paroloj.

Do, fine mi volas rekomendi la gajan grupon al vi kaj esperas, ke ankaŭ vi, karaj amikoj, ĝuos la "venton el Brazilo".