Realigi ĉinan revon celas pli bone respekti kaj garantii homajn rajtojn
  2014-08-27 17:08:27  Ĝoja

Estas la komuna celo de la ĉina popolo realigi ĉinan revon, nome reprosperigi Ĉinion. Respekto kaj garantio de homaj rajtoj estas la interna postulo kaj grava kondiĉo de la ĉina revo. Tion esprimis multaj ĉinaj erudiciuloj intervjuate de raportistoj de Ĉina Radio Internacia. Ili opinias, ke realigi ĉinan revon celas pli bone respekti kaj garantii homajn rajtojn.

Sinjoro Wang Xigen, vicestro de jura akademio sub Wuhan-Universitato, resumis la rilatojn inter ĉina revo kaj homrajta evoluo jene:

"Iusence la ĉina revo ĝuste estas la homrajta revo, nome danke al reprosperigo de la ĉina nacio plene disvolvi homajn rajtojn en libereco, kaj samtempe fari, ke pli multaj fruktoj el evoluado favoru al la popolo. La ĉina koncepto pri homrajta evoluo estas sur la bazo de persona evoluado, kaj ĝi celas ĉiuterenan kaj liberan evoluadon de personoj, la kerno estas la perfekta kombino de justeco el ŝancoj, rajtoj kaj regularoj. La ĉina reprospero celas, ke ĉiuj ricevu ŝancon memevolui kaj servi por la socio."

Erudiciulo pri homaj rajtoj, profesoro Li Yunlong, diris, ke Ĉinio marŝas sur la vojo de homrajta evoluado kun ĉina karaktero.

"Unue, Ĉinio havas strategiojn ĉiuflanke akceli homrajtan evoluadon en rajtoj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj, kaj por tio ellaboris serion da politikoj ĉi-rilataj. El tio pli da personoj ĝuas fruktojn el ekonomia evoluado kaj diversaj rajtoj de la popolo estis ĉiuflanke disvolvataj. Due, garantiante socian stabilecon Ĉinio pligrandigis liberan spacon de la socio kaj donis pli da libereco al individuoj. Trie, laŭplane kaj laŭpaŝe Ĉinio evoluigis homrajtajn aferojn. Ĝis nun la ĉina registaro ellaboris du 'ŝtatajn planojn por homaj rajtoj'. Kaj kvare, laŭ aktualaĵoj Ĉinio sane kaj firme disvolvas aferojn de homaj rajtoj paŝo post paŝo."

Nun Ĉinio jam publikigis 11 "blankajn librojn pri evoluado de homrajtaj aferoj", kaj kiel ŝtuparo ili enkorpigas la aliĝon de la nivelo de ĉina homrajta afero. Sed Ĉinio ankoraŭ alfrontas elstarajn problemojn de evoluado neekvilibra, neharmonia kaj nedaŭripova, kaj ankoraŭ devas peni plu.