La Granda Sovaĝa Ansera Pagodo
  2014-08-29 17:44:50  Li Lu

La Granda Sovaĝa Ansera Pagodo estas la monda kultura heredaĵo. Ĝi estas simbolo de la antikva urbo Xi'an kaj la Shaanxi-Provinco. La pagodo troviĝas en la templo Da Ci'en kaj estis konstruita en la Tang-dinastio por protekti la budhismajn sutrojn kaj bildojn de Budho, kiuj estis alportitaj de majstro Xuan Zang. La nuna pagodo havas 7 etaĝojn kaj altas je 64.5 metroj. Nun ĝi estas la plej frua kaj granda pagodo el brikoj.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11