Rapide propagiĝas epidemio Ebola
  2014-09-04 15:34:28  Shanshan

La epidemio Ebola pli rapide propagiĝas en kelkaj landoj de Afriko kaj la situacio estas tre serioza. La 3an de septembro la Monda Organizo pri Sano malkaŝis, ke pli ol 1 900 homoj mortis pro Ebola. Tio signifas, ke en la lasta semajno pli ol 400 mortis pro la malsano.

La Monda Organizo pri Sano anoncis, ke la epidemio Ebola disvastiĝas ekster eliros el Niĝerio, Liberio, Sieraleono kaj Gvieno kaj al pluraj afrikaj landoj kaj eĉ al aliaj regionoj. La sud-afrika lando Kongolo (Kinŝaso) raportis, ke ekzistas epidemio Ebola en tiu lando, kaj 31 homoj mortis pro la malsano. Tamen MOS atestis, ke la epidemio en Kongolo (Kinŝaso) ne rilatas al tiu en okcident-afrikaj landoj.