Ĉinio festas 60-jaran jubileon de Nacia Popola Kongreso
  2014-09-05 16:10:53  Yu Rongkang

Vendrede matene Ĉinio okazigis konferencon por celebri la 60an datrevenon de establo de la Nacia Popola Kongreso.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la konferenco, okazigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Konstanta Komitato de la NPK.

Ĉinaj gvidantoj Li Keqiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan and Zhang Gaoli ĉeestis la konferencon en la Granda Halo de la Popolo.

La konferenco estis prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK.