Solene celebriĝas la 65-jariĝo de ĈPPKK
  2014-09-22 16:46:33  Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 21a de septembro la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la Popola Politika Konsultiĝa Konferenco de Ĉinio (ĈPPKK) organizis kunvenon por solene celebri la 65-jariĝon de la fondiĝo de ĈPPKK en la halo de ĈPPKK.

En la kunveno Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj ĉefo de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Li diris, ke la popola politika konsultiĝo estas grava formo de la popola demokratio; la popola politika konsultiĝo nepre konfirmu al la postulo akceli la modernigon de ŝtatistika sistemo kaj regada kapablo, persistu en la spirito de reformado kaj novigo, liberigu kanalojn de demokratio, efike organizu al la interkonsiliĝado pri ŝtataj aferoj ĉiujn partiojn, societojn, naciecojn, sociajn tavolojn kaj personojn el diversaj rondoj, kaj fine, faru, ke realiĝu la popola demokretio pli vasta kaj pli efika.

La membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan, Wang Qishan ĉeestis la kunvenon, kaj Yu Zhengsheng prezidis la kunvenon.