Nombro de kazoj de Ebola superos 20 milojn en venontaj kelkaj monatoj
  2014-09-23 17:03:41  Yu Rongkang

Raporto de la Monda Organizo pri Sano, marde aperigita en la Nov-Anglolanda Ĵurnalo de Medicino, prognozas, ke en la komenco de novembro la nombro de kazoj de la malsano Ebola superos 20 milojn en la okcident-afrika regiono. La raporto diras, ke mezkvante ĉiu malsanulo infektas 1,7 ĝis 2 homojn en Gvineo, Liberio kaj Sieraleono, kaj la nombro de kazoj duoble pliiĝis en la lastaj du ĝis kvar semajnoj en tiuj tri landoj. Se la tendenco ne estos subregita, Ebola fariĝos endemio en Okcident-Afriko.