Ĉinio celebras 65an datrevenon de ĉina-rusaj diplomatiaj rilatoj
  2014-09-24 17:02:38  Yu Rongkang

Marde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino okazis akceptkunveno por la 65a datreveno de establo de la ĉina-rusaj diplomatiaj rilatoj kaj de fondiĝo de la Asocio de Ĉina-Rusa Amikeco. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Valentina Matviyenko, prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio, faris paroladojn en la kunveno.

Zhang diris, ke profunde ŝanĝiĝas la internacia situacio, kaj la ĉina-rusaj rilatoj estas ĉe la nova deirpunkto de la historio kaj alfrontas gravan oportunon de disvolvado, tial la du landoj havas komunan respondecon disvolvi kaj firmigi plu la rilatojn. Li akcentis, ke la du landoj devas preni la 65an datrevenon kiel oportunon por antaŭenigi interŝanĝojn inter diversaj rondoj kaj solidigi la bazon de socio kaj popolopinioj de la rilatoj.

Matviyenko diris en sia parolado, ke profundigo de la plenampleksa partnereco de strategia kunlaboro inter la du landoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj havas gravan influon por la paca disvolvado de la mondo. Ŝi aldonis, ke popolaj interŝanĝoj estas efikaj kanaloj por firmigo de la duflankaj rilatoj.