Francois Hollande kondamnis mortigon de franca ostaĝo en Alĝerio
  2014-09-25 17:00:16  Pluveta

Franca prezidento Francois Hollande merkrede kondamnis mortigon de franca ostaĝo fare de militemuloj en Alĝerio. Li emfazis, ke tio firmigis la volon bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. Samtage ankaŭ la Sekureca Konsilio de UN kondamnis la mortigon.

Laŭ raporto de franca amaskomunikilo, tiutage Hollande, ĉeestanta al sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko, diris, ke la franca ostaĝo Herve Gourdel estis kruele mortigita. Li aldonis, ke la aeratako de Francio al Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en Irako daŭros sufuĉe longe, kaj la batalo kontraŭ terorismo estas senlandlima.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN publikigis gazetaran deklaron, kondamnante la mortigon de la franca ostaĝo, kaj reasertante, ke tiaj grupoj nepre devas esti venkitaj.