Fulmo de klara ĉielo kun potenco: Brazila bando Barok 'Projekto
  2014-10-29 10:31:46  Ĝoja


 

BaRok' Projekto estis fondita en 2007 de la gitaristoj Rafael Milhomem (El Ligno Trio / eks-Sunroad) kaj Muniz (Klasiv). Ilia muziko estas tre melodia potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka kaj la klasika muzikoj.

 

En 2007 la grupo lanĉis sendepende virtualan konceptan albumenton Bataltemp'. La rakonto de la albumeto estas epopeo pri milito.

 

En 2013, poste multajn jarojn, la bando lanĉis denove, sendependan virtualan unuopaĵon nomita La Plej Bona Ĉasisto.

Nuntempe BaRok' Projekto laboras pri antaŭ-produktado de sia unua albumo "La Ruĝa Rivero", kiu rakontos historion de la indiĝena tribo Goyá (elparolu goja') kaj ilian tragedian ekstermon fare de ekspedicioj, kiuj antaŭeniris internon de Brazilo.

1 2 3