Hori Jasuo (Japanio)
1. Kio estas sumoo?
Sumoo estas japana tradicia lukto. La maldekstra ukijo estis farita antaŭ 200 jaroj, sed ankoraŭ nun luktistoj luktas same kiel en ĝi. Luktisto venkas, kiam li faligas la konkuranton teren aŭ puŝas lin ekster la ringon. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn.
2. Mia maldiligenta kutimo pri Esperanto-libroj
Antaŭ 20 jaroj mi estis elektita kiel estrarano de Japana Esperanto-Instituto (JEI). Kiam okazis libroservo en iu Japana Esperanto-Kongreso, mi deĵortis tie. Iu demandis min, ĉu tiu libro estas leginda? Li montris la libron « Marta » tradukitan de Zamenhof. Mi ofte vidis la frontan paĝon de tiu libro, sed mi neniam legis ĝin. Do mi konfesis tion. Tiu viro mokis min, dirante: "Ve ! Vi estas estrarano de JEI. Kial vi ne scias pri tiu libro ? » Mi havis neniun vorton por respondi al li.
Ja, mi estis estrarano de JEI, do mi ofte vizitis la ofcejon de JEI kaj aĉetis librojn. Revenante hejmen per trajno, mi komencis legi la libron ĵus aĉetitan, sed baldaŭ dormo atakis min kaj mi ne plu legi ĝin. Reveninte hejmen, mi metis la libron sur mian tablon, sed poste ĝi translokiĝis en la libroŝrankon kaj komencis dormi tie eterne. Tiamaniere en mia libroŝranko dormadis multaj libroj.
Plejparton de mia libroŝranko jam okupis PVZ, nome Plena Verkaro de Zamenhof, kiu konsistas el 51 volumoj. Ludovikito, s-ro ITO Kanĵi, kompilis tiun verkaron, kolektinte multege da Zamanhofaĵoj. Iu sinjorino, kiu havas stokojn de tiu verkaro, konfidite de s-ro Ito, duontrude aĉetigis al mi tiun verkaron. Mi pagis al ŝi 200000 enojn (2000 eŭrojn). Tiu estis grandega monsumo, do mi neniam konfesis al mia edzino, ke mi aĉetis ĝin. Kiam mi malfermis mian liberoŝrankon, tiuj 51 volumoj rigardis min per malĝojaj okuloj, plendante: « Ĝis kiam ni devas resti ĉi tie, ne tuŝite? Vi estas esperantisto, ĉu ne? Do kial vi forlasas min? » Mi tuj fermis la ŝrankon kaj diris al mi: « Mi estas tre okupita. Atendu iom da tempo ! », sed ŝajnis, ke tiu « iom da tempo » estas eterna tempo.
Mi hontis pro mia maldiligenteco pri Esperanto-libroj, sed estis malfacile ŝanĝi mian kutimon. Mia ŝranko fariĝis pli kaj pli plena de nelegitaj libroj.
3. Instruisto, kiu inventis sumoo-n por sia anglalingva leciono
Poste mi fariĝis Esperanto-verkisto, verkante kaj eldonante ĉiun jaron la libron "Raportoj el Japanio" temantan pri Japanio. Feliĉe ĝi estis memoraĵo de Kantoo-Esperanto-Kongreso, do senpene 120 ekzempleroj vendiĝis. Sed plejparto de tiuj venditaj ekzempleroj rekte iris al libroŝranko de la kongresanoj, kaj ekdormis. Kiel verkisto tio estas tre malĝoja afero, sed ankaŭ mi ne legis librojn, do mi ne povis kritiki ilin. Kion fari?
Tiam mi rememoris unu anglalingvan instruiston, kiu komencis "Sumoo-n por ekzamenetoj pri anglaj vortoj". En Japanio instruistoj en mezlernejo ofte ekzamenas lernantojn per 10-demanda ekzameneto pri anglaj vortoj por instigi ilin memori multajn vortojn, sed duono de iliaj lernantoj ne montris multe da intereso pri la ekzamenetoj kaj ne preparis sin. Li cerbumis kaj inventis sumoo-n. En tiu sumoo lernantoj mem decidis sian celpoentojn, ekzemple tre saĝa lernanto A decidis 10 poentojn (plenajn poentojn), kaj male malsaĝa lernanto B decidis 2 poentojn. Se ili superis aŭ atingis tiujn celitajn poentojn en la ekzameneto, ili venkis. Do en tiu sumoo-sistemo tiu saĝa lernanto A, gajninte 9 poentojn, malvenkis, sed tiu malsaĝa lernanto B, gajninte nur 2 poentojn, venkis. Tiu instruisto montris la rezultaron sur la muro de la klasĉambro, ekzemple jene (eble kaŝinte la respektivajn celpoentojn) :
Lernanto A : ○○○ ●○○ ●●.............
Lernanto B : ○○○ ●○○ ○○.............
*○ = venko, ● =malvenko
Vidu, la malsaĝa lernanto B povis venki la saĝan lernanton A. Tio neniam okazus, se ili konkurus per la sumo de gajnitaj poentoj. Tiu sumoo egaligis ĉiujn partoprenantojn, ĉu saĝajn aŭ ne, kaj ĉiuj povas batali sur la sama bazo.
Tiam mi malmulte legis. Kaj same ankaŭ multaj aliaj malmulte legis. Tio estis kriza afero por la Esperanto-movado. La kapablo de esperantistoj ne altiĝas, do sekve libroj ne vendiĝas. Mi bedaŭris tion, kaj ekpensis konduki tiun sumoo-sistemon en Esperanton.