Festparolado ĉe la Pola Ambasadejo de Kopenhago omaĝe al Montevideo
  2014-12-10 16:28:36  Ĝoja

Artikolo el edukado.net

Okaze de la 60-jara datreveno de la Unesko rezolucio favora al Esperanto (Montevideo, 10a de decembro 1954),precize hodiaŭ antaŭ 60 jaroj,ni publikigas nun la festparoladon de Mogens Ruda Andersen, kiun li prezentis en la Pola Ambasadejo en Kopenhago, antaŭ 10 jaroj, okaze de la 50-a datreveno de la sama evento.

Dankon al Mogens kaj Aleksandro pro ilia laboro.

La teksto:

Zamenhof kaj Unesko

prelego "Memore al la Unesko-Rezolucio 1954 favore al Esperanto"

verkinto: Mogens Rude Andersen (Danio)

enkondukaj vortoj al

Doktoro Zamenhof kaj Unesko

parolado de Mogens Rude Andersen la 15-an de decembro 2004 en la Pola Ambasadejo en Kopenhago

1954 – 10 Decembro – 2004

50-jara Datreveno de la Montevidea Rezolucio favore al Esperanto

jen la titolo de prelego, kiun Mogens Rude Andersen havis la plezuron prezenti en la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo lige al la ora jubileo de la konata rezoluzio de Unesko. Origine nur unu vespero estis rezervita por tiu grava evento, sed dum sia tutjara preparlaboro li trovis tiom da interesa materialo, ke montriĝis necese havi du vesperojn por prezenti la aferon digne. Parto de la kolektita materialo estis montrita per malgranda ekspozicio.

Laŭ la iniciato de la Esperanto-Kulturgrupo kaj kunlabore kun la ceteraj Kopenhagaj Esperanto-societoj kaj Dana Esperanto-Asocio la 15-an de decembro 2004 krome okazis en la Pola Ambasadejo en Kopenhago solena festaranĝo sub la titolo:

Zamenhof kaj Unesko

Omaĝe al D-ro L. L. Zamenhof  kaj Memore al la Unesko-Rezolucio 1954 favore al Esperanto.

Okaze de la 60-jara datreveno de la Montevidea Rezolucio edukado.net ricevis la permeson publikigi la festparoladon, kiun Mogens Rude Andersen eldiris antaŭ 10 jaroj en la Pola Ambasadejo en Kopenhago. Ĝi estu 'apetitigaĵo' por lia plena Unesko-manuskripto, kiun ni espereble baldaŭ povos disponigi al la membroj.

Videblas la prelegteksto kaj filmo ĉe;: http://edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=235
                                                         http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/36213736