Speciala programero omaĝe al la 50-jara jubileo de E-elsendo de ĈRI
  2014-12-19 18:21:07  Shanshan


Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al la programero Inter Ni. Mi estas Shanshan. La 19an de decembro, 2014, Esperanto-elsendo de Ĉina Radio Internacia renkontas sian kvindekjaran jubileon. Omaĝe al la soleno multaj amikoj, aŭskultantoj, kaj eksaj laborantoj de nia redakcio sendis mesaĝojn kaj leterojn al ni por fari gratulon, rakonti siajn travivaĵojn kun la E-elsendo, aŭ doni belajn bondezirojn al nia estonteco. Ni tutkore dankas al vi ĉiuj! La kompletaj enhavoj de la leteroj troveblas en nia retpaĝo. Tamen pro tempolimo de la programero, mi legu nur kelkajn el ili.

La unua letero venas el s-ino Li Yuping, emeritiĝinta veterano, unu el la fondintoj de nia Esperanto-elsendo. Ŝi laboris por la E-elsendo entute 38-jarojn ekde 1962 ĝis 2000 kaj dediĉis siajn plej belajn jarojn al la elsendo, dum la lasta donis al ŝi multajn eksterordinarajn travivaĵojn. Ŝi rememoris:

"La 19a de decembro, 1964, estas granda festo de mi kaj miaj kolegoj. Tiutage la voĉo de ĉinaj esperantistoj la unuan fojon sonoris en la firmamento, tio malfermis la novan periodon de ĈRI. Mi aparte ĝojas ke mi kaj mia kolego Liu Junfang faris la unuan paroladon. Post unu semajno nin atingis la unua letero de Moskvo. Komprenu, ke en la tempo sen progresaj telekomunikadaj rimedoj tiu respondo devis esti rigardata kiel sage rapida. La skribinto estas Nguyen Van Guong, tiama ambasadoro de Sovetunio al Vjetnamio. Li konfirmis sian sukcesan aŭskulton kaj adresis al ni varmajn gratulon kaj laŭdon. Sin sekvis dekkelkaj leteroj en malpli ol unu monato. Tiuj leteroj multe kuraĝigis nin.

Post kiam la ekonomio de Ĉinio pli kaj pli kreskas, kaj ĝia politiko de reformado kaj malfermo estas pli kaj pli profunde aplikata, la esperanta disaŭdigo de ĈRI pli kaj pli progresas. La disaŭdigaj horoj multiĝas, diversaj mediaj rimedoj estas prenataj. Oni povas ne nur aŭskulti, sed ankaŭ legi kaj televidi la porgramojn rete. Raportistoj de la redakcio aperas en ĉiujara UK, kaj multaj aŭskultantoj gastas ĉe la redakcio. Per ĉio ĉi tio la esperanta disaŭdigo de ĈRI antaŭiras en Esperantujo.

Niaj aŭskultantoj ofte laŭdas ke la esperanta disaŭdigo de ĈRI servas kiel fenestro, tra kiu ili konas Ĉinion, kaj kiel amika rubando, kiu firme ligas ilin kaj ĉinajn samideanojn. Mi volas aldoni ke la disaŭdigo estas ankaŭ kanalo, laŭ kiu alilandaj esperantistoj aliras kaj ĉinaj esperantistoj eliras. Per tiuj roloj ĝi multe kontribuas por la amikeco inter popoloj, por la paco kaj harmonio de la mondo.

Mi estas tre feliĉa ke mi laboris por la granda idealo. Kvankam mi jam fordonis mian stafetbastoneton, tamen mi troviĝas ankoraŭ en la vicaro. Mi staras ĉiam ĉe miaj kolegoj, laŭeble subtenas ilin kaj tutkore huraas por ĉiu ilia progreso.

Mi fidas miajn junajn kolegojn. Ili estas firmaj kaj talentaj. Ili ĉiam alte tenos la torĉon de ĉinaj esperantistoj kaj antaŭiros inter esperantaj disaŭdigoj de la mondo. Gloron kaj sukceson al ili!"

Kiam komenciĝis la E-elsendo de Ĉina Radio Internacia, nia antaŭulo s-ino Wang Yuqin estis 23-jaraĝa. Nun ŝi jam preparas festi sian 73an naskiĝtagon. Ŝi veis en la mesaĝo "Ho, kien ja kuris la tempo!" Kvankam jam pasis pli 50 jaroj, tamen s-ino Wang ankoraŭ memoras sian "anekdoton" dum lernado de Esperanto en universitato.

"Estis la jaro 1962. Iutage, kiam nia instruisto s-ro Feng Wenluo paŝis al restoracio por preni tagmanĝon, mi, jam fininta la manĝadon, vidis lin survoje. Mi ĝoje kriis: "Bonan guston al vi, instruisto Feng!" La maljuna instruisto mirige haltis kaj subite eksplodis je ridego tiel forta, ke lia denta protezo apenaǔ povis resti enbuŝe. Mi estis surprizita de lia reago al mia bondeziro kaj stulte gapis antaǔ li. La afabla instruisto gaje demandis: "Kara, ĉu mi estas frandaĵo? Vi deziras, ke mi estu bongusta, ĉu?" Ho ve! Tiumomente, fulme venis al mi en la cerbon la vorto "apetito" jam lernita, kaj mi honte konsciis mian ridigan eraron. Jen estas la aparta stilo de s-ro Feng Wenluo, kiu kutimis insinui anstataǔ kritiki dum la instruado. Tiu ĉi travivaĵo donis al mi ege profundan impreson kaj fariĝis ia impulso en mia lernado. Ĝis nun, ĉiufoje kiam mi rememoris tiun "anekdoton", miaj lipoj pretervole kurbiĝis je rideto. "

Okaze de la 50-jara jubileo de Esperanto-elsendo de ĈRI, s-ino Wang Yuqin diris,

"En la festaj tagoj de nia jubileo, ni antaǔvidu, ke la sekva duonjarcento de nia Esperanto-disaǔdiga afero estos ankoraǔ pli brila kaj fruktodona!"

S-ino Yu Jianchao, kiu ankoraŭ laboras en nia E-redakcio, eklernis Esperanton en 1989 en Pekina Disaŭdiga Instituto, la nuna Ĉina Komunikada Universitato. Ŝi ekkonis la tutan skipon de E-elsendo de Ĉina Radio Internacia en la celebra kunsido por ĝia 25-jara jubileo. Multaj aferoj estas neforgeseblaj por ŝi dum la 25-jara laboro en la E-redakcio. Tamen la plej impresa estas baki junajn esperantistojn en la universitato, kie ŝi lernis. Estis la instruado ekde 2006 ĝis 2010. Ŝi rememoris,

"Dum la instruado, mi investis miam tutan energion. Mi kondukis la junulojn al E-agadoj por plilarĝigi ilian horizonton. Profitante la okazon, ke doktoro Probal Dasgupto invitite de ĈRI vizitis Ĉinion en 2008, mi bonvenigis lin fari prelegon al la studentoj. Estis tre agrabla renkontiĝo. Dum certa periodo post la renkontiĝo li tenas korespondadon kun mi kaj unu el la studentoj. Li ĝoje mesaĝis foje al mi:"Mi dankas pro la informo, ke la gestudentoj viglas, kaj ankaŭ mi esperas, ke iuj el ili konservos tiun interesitecon en la postaj jaroj. Esperanto ŝajnas havi propran kapablon sendepende de niaj personaj kapabloj, teni la intereson de iuj homoj, kaj ĝuste tiuj homoj montriĝas kontribuantoj."

Vere kiel li diris niaj studentoj elkreskis. Ili jam tute kapablas montri sian talenton por kontribui por nia Esperanto-kulturo. En la jaro 2009, kiam venis la 45-a jariĝo de nia elsendo, viglis por celebri la jubileon tute junaj gekolegoj. Ili organizis la tritagan seminarion, kaj venigis fakulojn el lokaj asocioj. Estas tre sukcesa aktivado. Laŭdis la ĉeestantoj.

Oni vidis la elkreskon de la nova generacio. Oni vidis la porgreson de E-elsendo.

Venas la 50-jara jubileo de E-elsendo! Ja estas gratulindaj! Aparte por ni, laborantoj per Esperanto kaj iasence por Esperanto. La 50-jara praktiko de E-Elsendo atestas, ke Esperanto estas esperoplena afero kaj estu daŭripova. "

S-ro Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, eksa estrarano de UEA, sendis al ni gratulmesaĝon por la 50-jara jubileo. Li estis samklasano de s-ino Yu Jianchao en universitato kaj laboris en El Popola Ĉinio post diplomiĝo. Li tre bone konas nian E-redakcion kaj menciis pri oraj voĉoj de nia elsendo. Li skribis,

"Fakte ĈRI havas multajn orajn voĉojn. La veteranoj Xie Yuming, Liu Junfang, Li Yuping, Hang Jun kaj Xue Meixian, mia kunlernanto-fratino Yu Jianchao, s-ro Zhao Jianping, junaj ĈRI-aninoj Wang Fang kaj Wang Shanshan…la nomlisto povas esti sufiĉe longa.

Ni spertis la evoluon de Esperanto en ĈRI, la aparatoj moderniĝas, la nova oficeja domo estas pli alta ol la antaŭa, tekniko avangarda interreto estas aplikata. Ilia ora voĉo estis disaŭdigata per elektra ondo, per interreto, al la koroj de samideanoj. Ni kredas, ke Esperanto estos pli brila en ĈRI pro la oraj voĉoj."

Nia fidela aŭskultanto s-ro Huang Yinbao lernis Esperanton en 1983, kaj komencis aŭskulti nian E-elsendon tuj post la lernado. Li diris en la mesaĝo,

"Aŭskultado al E-elsendo de ĈRI, liberigis miajn paroladon kaj aŭskultadon. ĈRI estas ne nur radia elsendanto, sed ankaŭ helpanto kaj kunlaboranto.

Nun troviĝas multaj esperantaj radioj. Mi aŭskulti diversajn radiajn elsendojn. Laŭ mia sperto, la elsendo de ĈRI plej taŭgas por ĉinaj komencantoj. Ĉar la homaj kaj lokaj nomoj en fremdlandaj radioj ofte mise baras nian komprenon. Tamen multaj vortoj precipe la nomoj de homoj kaj lokoj en elsendo de ĈRI estas facile kompreneblaj por ĉinoj. Post la plena kompreno de ĈRI ni povas facile alkutimiĝi kaj kompreni elsendon de pola retradio kaj aliajn."

Korea esperantisto Choi Man-Won diris, ke Pekino estas lia dua hejmurbo. Ĉar li tie vivis 11 jarojn kaj doktoriĝis en Ĉina Popola Universitato kun la fako de ĉina politiko. Dum la restado en Pekino li eĉ laboris en nia E-redakcio de aprilo, 2001, ĝis oktobro, 2002. Li diris en la mesaĝo, ke li ankoraŭ klare memoras la raportadon de la Monda Pokalo, komune okazigita de Japanio kaj SudKoreio en 2002. Tio estis lia neforgesebla memoro. Krome li tre dankas la kolegojn de la E-redakcio, kiuj lernigis lin multe. Li skribis,

"Mi lernis kaj aŭdis de ili pri la diversaj historiaĵoj je tutmonda Esperanto-movado kaj ĉina Esperanto-movado krom Esperanto mem. Antaŭe mi havis preskaŭ neniom da intereso pri la ideo de Esperanto kaj D-ro Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, sed nur volis uzi ĝin kiel bona ilo por vojaĝi eksterlanden. Sed pere de diversaj kontaktoj kaj interbabiloj kun tieaj veteranaj samideanoj, mi iom post iom kompreniĝis, ke Esperanto ne nur estas simpla komunikilo inter homoj, kiuj parolas malsamajn lingvojn, sed ankaŭ estas la ponto, kio ligas homojn trans rasoj, nacioj, malsamaj politikaj kaj kulturaj sistemoj ktp. Laŭ mi, ili ĉiuj havis senĉesajn energion kaj amon por Esperanto-movado kaj ili ne nur gvidis min en scioj de Esperanto kaj Ĉinio, sed ankaŭ esprimis grandan amon kaj helpon al eskterlanda junulo en ĉiutaga vivo kaj studo.

Unu kaj duon jaro kunlaboro en ĈRI finiĝis pro la finskribo de mia disertacio. Pasinta somero, mi moment vizitis ĈRI-on kaj renkontis malnovajn amikojn S-ino Yu Jian-chao kaj S-ro Zhao Jianping. Ili estis la plej junaj kiam mi kunlaboris en ĈRI, sed nun ili fariĝis la plej aĝaj. Multaj malnovaj esperantistoj jam emeritiĝis. Kaj nun tre junaj novaj mienoj akceptis min.

Sagorapide kuras tempo sed mia memoro en ĈRI ĉiam klare restas. Kaj mi, de tempo al tempo aŭskultas la elsendojn en interreto por trankviligi mian nostalgion al ĈRI."

Karaj amikoj, sen via aŭskulto kaj subteno la E-elsendo de Ĉina Radio Internacia ne povas festi sian 50-jaran jubileon. En la nomo de la redakcio, ni kore dankas al vi ĉiuj, kaj esperas, ke ni kune trapasos la vanontan duonjarcenton! Nun ni finu la hodiaŭan programeron. Mi estas Shanshan, koran dankon pro via aŭskulto!