Novaĵoj (Januaro 6)
  2015-01-06 17:11:41  Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de januaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio urĝas Usonon esti singarda en traktado de demandoj pri Tajvano; Eŭropa Komisiono opinias, ke membreco de la eŭrozono estas nenuligebla. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

"Usono devas esti singarda en traktado de demandoj pri Tajvano," avertis la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj post kiam la tajvana "Ekonomia kaj Kultura Reprezentejo" en Vaŝingtono okazigis "flaghisan" ceremonion ĵaŭde, la 1an de januaro.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris lunde en gazetara konferenco, "Ni rezolute oponas la tiel nomatan 'flaghisan' ceremonion okazigitan de organizo de la tajvanaj aŭtoritatoj en Usono kaj jam postulis seriozan traktadon kun la usona flanko."

"Ni postulas, ke la usona flanko strikte observu la politikon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, kaj diskrete traktu demandojn pri Tajvano kaj evitu ripeton de tiaj aferoj," diris la proparolanto.

Ĉinio lunde respondis al novjaraj paroladoj de japanaj imperiestro Akihito kaj ĉefministro Shinzo Abe, urĝante la landon resti konsekvenca en siaj vortoj kaj agoj kaj havi ĝustan komprenon pri sia historio de agreso.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris tiutage en gazetara konefrenco, "Ni rimarkis rilatajn paroladojn de japanaj gvidantoj. Japanio povas havi la estontecon, nur se ĝi honeste alfrontas la pasintecon."

Japana imperiestro Akihito diris ĵaŭde en sia novjara parolado, ke Japanio devas tiri lecionojn el la historio en la jaro 2015, kiu signas la 70an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito. "Estas plej grave, ke ni prenu tiun okazon por studi la historion de tiu milito kaj tiri lecionojn el la historio," diris la imperiestro.

Hua Chunying diris, "Ni esperas, ke Japanio estos konsekvenca en siaj vortoj kaj agoj, havos ĝustan komprenon kaj sintenon pri sia historio de agreso, kaj restos fidela al siaj deklaroj kaj promesoj pri historio."

La vizitanta kostarika prezidento Luis Guillermo Solis Rivera diris marde en Pekino, ke Kostariko volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de infrastruktura konstruo, financo kaj energio kaj esperas, ke Latin-Ameriko kaj Ĉinio ludos pli gravan rolon en internaciaj aferoj.

Tiutage en la Popola Universitato de Ĉinio Solis faris prelegon pri la rolo de Ĉinio kaj Kostariko en la internaciaj rilatoj. Li diris, ke jam venis la nova epoko de tutmondiĝo, kaj la mondo alfrontas novajn defiojn kaj realon. Latin-Ameriko jam estas neignorebla forto de la internacia komunumo. Ĝi antaŭenpuŝas internacian kunlaboron kaj aktive agas por protekti sekurecon kaj prosperon de la regiono. Tial Kostariko kaj aliaj latin-amerikaj landoj plifortigos dialogon kaj kunlaboron kun marbordaj landoj de Pacifiko, inkluzive de Ĉinio.

Ĵaŭde, la 1an de januaro validiĝis nova Leĝo pri Mediprotekto. Ĝi estas rigardata la plej severa leĝo. Novaj rimedoj pli forte timigas entreprenojn, kiuj kontraŭleĝe eligas malpuraĵojn.

Sendanĝereco de trinkakvo vekis grandan atenton de la publiko. Ĉina Centra Televid-Stacio lastatempe raportis, ke post la esploro en pli ol unu monato, raportistoj rimarkis antibiotikon el riveroj en kelkaj regionoj.

Huang Shaohua, profesoro pri filozofio kaj sociologio el la Universitato de Lanzhou, opinias, ke kompare kun la profito el kontraŭleĝa produktado, la ekonomia puno estas tre malgranda, kaj tio estas la ĉefa kaŭzo de kontraŭleĝa produktado.

Proparolanto de la Eŭropa Komisiono lunde diris, ke laŭ la Lisbona Traktato, estas nenuligebla la membreco de la eŭrozono.

Responde al la demando, ĉu Grekio sin retiros el la eŭrozono, Annika Bret Hart, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke laŭ la Lisbona Traktato, estas nenuligebla la membreco de la eŭrozono.

Demandite pri praktikebleco de la greka retiro, alia proparolanto de la Eŭropa Komsiono respondis, ke la komisiono ne konjektas nek supozas tion.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu lunde raportis, ke Turkio kaj Usono ĉi-monate subskribos interkomprenan memorandon pri trejnado kaj ekipado de la siria opozicio.

La raporto diris, ke la trejnado kaj ekipado daŭros tri jarojn kaj komenciĝos en marto de tiu ĉi jaro. Laŭ plano la du landoj trejnos 15 mil militantojn de la siria opozicio en Turkio, Jordanio kaj Saud-Arabio. Turkio akceptos ĉirkaŭ 100 usonajn soldatojn kaj ĉiujare rekte trejnos 500 ĝis 2 000 militantojn de la siria opozicio.

Ekde lundo, la 5a de januaro Libano praktikas novan regularon pri eniro de sirianoj. Laŭ la nova regularo sirianoj devas akiri vizon antaŭ ol iri al Libano. Registara funkciulo diris, ke Libano estas tro peze ŝarĝita pro invado de siriaj rifuĝintoj, kaj pro tio ĝi devigite limigas ilian eniron.

Libana ministro pri sociaj aferoj Rashid Derbas lunde faris deklaron, dirante, ke sirianoj povas akiri vizon ĉe landlimaj trapasejoj kaj ne bezonas iri al la libana ambasadorejo kaj konsulejoj en Sirio. Tiuj, kiuj akiris vizon, povas resti unu monaton en Libano, kaj dume ili povas peti unu-jaran restadon. Li diris ankaŭ, ke estas nepublike provpraktikata la politiko por sirianoj, tial la oficiala komenciĝo en lundo ne estigis fortan oponon.

Li emfazis, ke Libano jam donis azilon al miliono kaj 200 miloj da siriaj rifuĝintoj, tial ĝi eltenas grandan premon. Partaj sirianoj en Libano okupiĝas pri laboroj, kiujn la libana leĝo malpermesas al fremdlandanoj, tial estas necese limigi la eniron de sirianoj.

Lunde la Araba Ligo okazigis urĝan kunvenon por diskuti pri la situacio en Libio. Deklaro publikigita post la kunveno emfazas la malkonsenton pri interveno de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Libio.

Konsilio de la Araba Ligo diris en sia deklaro, ke ĝi estas serioze maltrankvila pri la kontinua eskladiĝo de perforto en Libio, emfazas respekton al la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Libio kaj rifuzas intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Libio.

Finiĝis la novaĵoj!